Đi đến phần nội dung

Mal- aŭ Ne- por negativigo

viết bởi brohanu, Ngày 25 tháng 9 năm 2015

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

brohanu (Xem thông tin cá nhân) 22:52:39 Ngày 25 tháng 9 năm 2015

Do, Laŭraporte, "mal" uziĝas la plej ofte por la farado de negativajn formojn de vortoj. Sed ofte mi vidas uzon de "ne" samcele. La plej ofte uzata ŝajne estas "Neebla", kaj ankaŭ aliaj "-ebl" formoj (Nevidebla, Nevenkebla, ktp.)

Laŭ mia kompreno, kiam eblas uzi pli precizan vorton ol "mal", oni uzu ĝin. Ekz. "Senutila" anstataŭ "Malutila", ĉar ĝi provas signifi la absencon de utileco, kaj ne la kontraŭon de ĝi.

La diferenco inter "mal" kaj "ne" ne tiel klaras por mi. Mi nur provas sekvi la plej ofte uzatajn formojn de ĉiu ekzemplo, do por kelkaj vortoj mi ne certas, kiel "-ind" formoj.

Do, ekzistas reguloj por tiaj aferoj? aŭ estas nur kutimaj uzoj?

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 01:39:12 Ngày 26 tháng 9 năm 2015

brohanu:Do, ekzistas reguloj por tiaj aferoj?
Apenaux.

Mojosa ridulo.gif
Malmojosa (rekte feka) malgajo.gif
Nemojosa (sed ne necese feka) :-|

Negaciiloj en EN: un- in- ir- im- a- an- non- de- dis- -out -free...
Negaciiloj en EO: mal-(ne trouzu) ne- sen- -in(evit) (nur 4 !!!)

Fusxajxoj: senmalhelpa->senobstrukca nemalhavebla->havenda

nornen (Xem thông tin cá nhân) 05:18:00 Ngày 26 tháng 9 năm 2015

brohanu:"Senutila" anstataŭ "Malutila", ĉar ĝi provas signifi la absencon de utileco, kaj ne la kontraŭon de ĝi.
Vi mem ja jam ekkonis la gravan malsamecon inter mal- kaj ne-. La unua signifas la kontraŭon, la dua la neon.

La problemo estas, ke lingve ofte la (evidenta) kontraŭo estas samtempe la neo. (tertium non datur.)

Eble matematikaj ekzemploj helpos:

La esprimo ne-du signifas ĉiun nombron, kiu ne estas du: unu, tri, kvar, duono, triono, pi, e, i, ktp

Koncerne la sumigado, mal-du estus la kontraŭo de du: minus du.
Koncerne la multobligado, mal-du estys la kontraŭo de du: duono.

Серёга (Xem thông tin cá nhân) 12:15:46 Ngày 26 tháng 9 năm 2015

varmege +40°C
varme +20°C
nevarme 0°C
malnevarme -20°C
malvarme -40°C
malvarmege -60°C

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:05:48 Ngày 26 tháng 9 năm 2015

Tio ne estas tiel aŭtomata, kaj tio dependas de la landoj. Feliĉe, la vetero estas pli milda en mia regiono.

Mi neniam vidis "malnevarme" (=malvarmete) , kaj dubas, ke ĝi estos tuj komprenata. Por esprimi "nek varme, nek malvarme", mi diris tion tiumaniere, aŭ tiel-ĉi: mezvarme. Kun 6 kromaj nuancoj per afiksoj, esperanto estas sufiĉe preciza lingvo!

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 13:56:04 Ngày 26 tháng 9 năm 2015

Mal. Pref. montranta ideon kontraŭan al la radiko de la vorto.

Ne. esprimas rifuzon.

DuckFiasco (Xem thông tin cá nhân) 20:28:34 Ngày 26 tháng 9 năm 2015

La prefikso mal- montras vaste komprenatan kontraŭon de iu vorto. Do ni havas: fermi/malfermi, granda/malgranda, riĉa/malriĉa ktp.
Ni ankaŭ havas vortojn kiuj Esperante estas "mal"-a duo sed ne laŭstrukture en aliaj lingvoj estas kontraŭo, ekzemple en la angla: help/prevent -> helpi/malhelpi, flow/ebb -> flui/malflui.

Tial, kiam ni provas mal-igi vorton sen tia konata kontraŭo, oni ne ofte komprenos la signifon: ŝteli -> malŝteli?? funkcii -> malfunkcii?? Oni ofte vidas tiun eraron pro miskompreno de "mal" kiel samsignifo de "ne".

La preifkso ne-, kiel aliaj jam diris, nur montras la foreston de la radiko. "nevarma" estas ĉiu stato kiu simple ne estas varma. "nefunkcii" do havas sencon, dum "malfunkcii" ne logike signifas tion. Ĝi signifus ian antipodon de "funkcii", ne simpla manko de funkciado.

La ekzemplo de Cepëra klare montras tion. Mi esperas, ke ankaŭ la ĉi-supra afiŝo helpis al vi ridulo.gif

Quay lại