Emocia evoluo ĉe multlingvismo
de alonsososo, 26 de septiembre de 2015
Aportes: 5
Idioma: Esperanto
alonsososo (Mostrar perfil) 26 de septiembre de 2015 05:39:40
Eble la tuta strebado por unu komuna lingvo de Zamenhof mem fontas en lia multlingva kreskado? Esperanto kiel infana sopiro por harmonio? Li mem iam diris, ke ne estus problemo, ke unuan tagon la tuta mondo parolus nur unu lingvon.
Lakiro (Mostrar perfil) 26 de septiembre de 2015 09:10:41
Ankoraŭ ne venis la tempo por diri pri komuna lingvo.
Ankoraŭ ne komprenas la homaro necesecon de la helplingvo.
Plimulto da homoj kaj lingvistoj taksas esperantistojn kiel sektanoj aŭ frenezuloj, bedaŭrinde.
Ĝis kiam esperantistoj ne formos komunan opinion pri Esperanto, ĝis tiam la homaro ne akceptos nian ideon.
raffadalbo (Mostrar perfil) 26 de septiembre de 2015 09:50:04
alonsososo:Ĉu vi jam persone rimarkis, en via familio aŭ en aliaj, ke ĉe multlingveco povas okazi emociaj problemoj. Kutime oni rigardas akiro de multaj lingvoj kiel pozitiva afero, tamen ĉu ne aparte en infana evoluo tiukaze estiĝas malfacilaĵoj?Infanoj ĉiam havas emociajn problemojn, depende de la medio kie ili vivas. Eble la kaŭzo estas ia malsano, aŭ la naskiĝo de aliaj gefratoj, aŭ malbona sperto, aŭ ŝanĝo de loĝejo ktp. Kaj ĝi povas ankaŭ esti multilingveco.
Bone, mi kredas ke tiaj emociaj problemoj ne gravas, se daŭre estas (1) la amo de la gepatroj kaj (2) ia kompenso.
Tamen, mi opinias ke ne oportunas enkonduki sennecese fremdajn lingvojn ĉe junajn infanojn. Preferindas laŭ mi ke ili lernu unu denaskan lingvon bone, kaj nur poste duan lingvon. (Male, kiam la gepatroj parolas malsamajn denaskajn lingvojn aŭ la familio loĝas en fremda lando, utilas frua multilingveco; sed tio estas "aparta neceso".)
Sed kiel rilatas tio esperanton? Ĉu pro la esperantaj "denaskuloj"? Se cent milionoj da homoj decidus lerni esperanton, kondiĉe ke ĝi estas instruata nur post la oka aŭ deka jaro de aĝo, ĉu vi ne estus ege feliĉa? La aĝo estas malgranda detalo.
alonsososo (Mostrar perfil) 26 de septiembre de 2015 20:09:00
La ligilo al Eo: Zamenhof kreskis ja ankaŭ sub tiaj kondiĉoj. Eble ia subkonscia kompreno pri tio gvidis lin al la ideo pri universala lingvo.
Raffadalbo vi pravas, amo kaj ia kompenso povas helpi malpezigi emociajn problemojn ĉe multlingveco.
robbkvasnak (Mostrar perfil) 27 de septiembre de 2015 18:34:11