Więcej

Emocia evoluo ĉe multlingvismo

od alonsososo, 26 września 2015

Wpisy: 5

Język: Esperanto

alonsososo (Pokaż profil) 26 września 2015, 05:39:40

Ĉu vi jam persone rimarkis, en via familio aŭ en aliaj, ke ĉe multlingveco povas okazi emociaj problemoj. Kutime oni rigardas akiro de multaj lingvoj kiel pozitiva afero, tamen ĉu ne aparte en infana evoluo tiukaze estiĝas malfacilaĵoj?
Eble la tuta strebado por unu komuna lingvo de Zamenhof mem fontas en lia multlingva kreskado? Esperanto kiel infana sopiro por harmonio? Li mem iam diris, ke ne estus problemo, ke unuan tagon la tuta mondo parolus nur unu lingvon.

Lakiro (Pokaż profil) 26 września 2015, 09:10:41

Ankoraŭ ne naskiĝis generacio, ke solvu tiun ĉi problemon.
Ankoraŭ ne venis la tempo por diri pri komuna lingvo.
Ankoraŭ ne komprenas la homaro necesecon de la helplingvo.

Plimulto da homoj kaj lingvistoj taksas esperantistojn kiel sektanoj aŭ frenezuloj, bedaŭrinde.
Ĝis kiam esperantistoj ne formos komunan opinion pri Esperanto, ĝis tiam la homaro ne akceptos nian ideon.

raffadalbo (Pokaż profil) 26 września 2015, 09:50:04

alonsososo:Ĉu vi jam persone rimarkis, en via familio aŭ en aliaj, ke ĉe multlingveco povas okazi emociaj problemoj. Kutime oni rigardas akiro de multaj lingvoj kiel pozitiva afero, tamen ĉu ne aparte en infana evoluo tiukaze estiĝas malfacilaĵoj?
Infanoj ĉiam havas emociajn problemojn, depende de la medio kie ili vivas. Eble la kaŭzo estas ia malsano, aŭ la naskiĝo de aliaj gefratoj, aŭ malbona sperto, aŭ ŝanĝo de loĝejo ktp. Kaj ĝi povas ankaŭ esti multilingveco.

Bone, mi kredas ke tiaj emociaj problemoj ne gravas, se daŭre estas (1) la amo de la gepatroj kaj (2) ia kompenso.

Tamen, mi opinias ke ne oportunas enkonduki sennecese fremdajn lingvojn ĉe junajn infanojn. Preferindas laŭ mi ke ili lernu unu denaskan lingvon bone, kaj nur poste duan lingvon. (Male, kiam la gepatroj parolas malsamajn denaskajn lingvojn aŭ la familio loĝas en fremda lando, utilas frua multilingveco; sed tio estas "aparta neceso".)

Sed kiel rilatas tio esperanton? Ĉu pro la esperantaj "denaskuloj"? Se cent milionoj da homoj decidus lerni esperanton, kondiĉe ke ĝi estas instruata nur post la oka aŭ deka jaro de aĝo, ĉu vi ne estus ege feliĉa? La aĝo estas malgranda detalo.

alonsososo (Pokaż profil) 26 września 2015, 20:09:00

Dankon pro ambaŭ viaj komentoj. Mi celis precipe al problemoj ĉe multlingveco. Ĝis nun plejparte oni nur rigardis al la avantaĝoj de multlingvismo. Sed klare ekzistas malavantaĝoj, kiel ekz la malbonaj rezultoj lernejaj de enmigrantoj. Aŭ kiel mi rimarkis ĉe denaskaj multlingvaj infanoj, senpacienco, kiam ili frontas emociajn situaciojn...
La ligilo al Eo: Zamenhof kreskis ja ankaŭ sub tiaj kondiĉoj. Eble ia subkonscia kompreno pri tio gvidis lin al la ideo pri universala lingvo.

Raffadalbo vi pravas, amo kaj ia kompenso povas helpi malpezigi emociajn problemojn ĉe multlingveco.

robbkvasnak (Pokaż profil) 27 września 2015, 18:34:11

Mi kreskis dulingva. Mia unua lingvo estas la germana, mia dua la usonangla. Mi ne kredas ke mi suferis por tio. Mi aŭtomate sciis kun kiu paroli la germanan kaj kun kiu parolis la anglan. Ĝis mis estis pli granda mi eĉ ne rekonis la malsamon. Eĉ nun mi foje germanigas anglajn vortojn aŭ angligas germanajn. Miaj amikoj trovos tion amuza sed ne ĝena. Feliĉe miaj amikoj plejparte estas enmigrintoj.

Wróć do góry