Aller au contenu

Andaluzia Esperanto Kongreso en Jerez

de cspinola, 26 septembre 2015

Messages : 4

Langue: Esperanto

cspinola (Voir le profil) 26 septembre 2015 21:14:29

La 19-a Andaluzia Esperanta Kongreso okazos en Jerez de la Frontera (Andaluzia-Hispanio) de la 30-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2015. Vi povas tie konsulti la programon, ekskursojn, alinĝintojn,... kaj aliĝi vi mem.

Prof. Duncan Charters partoprenos la Andaluzian Kongreson en Jerez. La tre fama kaj bone konata profesoro prelegos pri “Universitata instruado de Esperanto: pasintaj spertoj kaj perspektivoj por la estonteco”.

Prof. Charters mem respondecas pri la unua porkredita universitata kursaro de Esperanto en Usono, kiu okazis en 1969 en North Adams State College, Massachusetts, kun 29 aliĝintoj. Kurson por komencantoj li instruis matene por kandidatoj por magistriĝo pri edukado (li inkluzivis kaj Esperanton mem kaj kiel instrui ĝin); posttagmeze kurson por progresintoj; vespere kurson pri Esperanta literaturo. En 1968, li instruis kun Prof. Kajmo Brent en Kanada Universitato Brock University, do antaŭsperto. Ekde 1970, li instruis en la Ŝtata Universitato de San-Francisko (San Francisco State University), dum kelkaj jaroj kun William Auld, kaj foje poste kiel instruisto kaj direktoro. Poste li instruis en lia propra universitato, kaj konas la kampon kiel antaua prezidanto de la Universitata Komisiono de ILEI. Prof. Charters nun estas vic-senatano de la Akademio Internacio de la Sciencoj – San Marino (AIS).

cspinola (Voir le profil) 27 septembre 2015 15:36:48

Oni publikigis informon pri la ekskursoj okaze de la kongreso, Jen la informo.
Ankaŭ en la kongresa paĝaro oni publikigis simplan formularon por aliĝi. Jen la ekskursoj kaj iliaj kotizoj.

1.- Vendrede, 30-a de Oktobro, Vizito al la Observatorio de San Fernando kaj urbo Cadiz /Kádiz/ (Kadizo), La trajno ekiras je la 9.30 ekde la stacidomo de Jerez. Vojaĝa Prezo: 13.50€
2.- Dimanĉe, 1-a de Novembro, Vizito al vinkelo kaj ĉevalaro Valdespino Real Tesoro (Reĝa Trezoro). Horaro ekde la 12.15 ĝis 14.15, Kosto de la vizito kun ira kaj revena transportado kaj vina gustumado: Prezo 8€
3.- Lunde, 2-a de Novembro, Vojaĝo al Sanlucar de Barrameda kaj Doñana (Donjana) Parko. Kosto de la ekskurso kun ira kaj revena transportado: 21,50€

La aliajn vizitojn inkluzivas la kotizo.

cspinola (Voir le profil) 28 septembre 2015 19:05:19

La temo de la Andaluzia Esperanta Kongreso estos "Esperanto kaj Universitato".

Krom Prof. Duncan Charters, ankaŭ partoprenos Dr. Alejandro Lopez de Vergara, profesoro ĉe la Universitato de la Laguna (Kanariaj Insuloj), Sekcio de Angla Filologio. Li prelegos pri la spertoj pri la organizado de esperantaj kursoj kun universitata kreditoj en la hispanaj universitatoj.

Ankaŭ Dr-ino Rafaela Urueña Alvarez, Prof pri Internacia Ĵuro ĉe la Universitato de Valladolid, prelegos pri alia interesa temo, nome la problemo de suvereneco de la mara akvo ĉirkaŭ Gibraltar laŭ la internacia ĵuro.

cspinola (Voir le profil) 12 octobre 2015 23:06:34

La programo de la Andaluzia Esperanta Kongreso en Jerez estis ĝisdatigita. Konsultu la jenan paĝon: https://andaluziaesperanto.wordpress.com/2015/10/13/jerez-kongresa-programo/

Retour au début