目次へ

Trajno "ESPERANTO" ? Nun estas ebleco ! Balotu!

Ladek,2015年9月30日の

メッセージ: 20

言語: Esperanto

Ladek (プロフィールを表示) 2015年9月30日 19:15:00

Karaj Esperantistoj! Bezonatas via helpo en voĉdonado! Pola fervojo, pere de fejsbuka paĝo PKP Intercity. Pociąg do podróży, starigis enketon pri la nomoj por kelkaj trajnoj. Inter ili estas proponata trajno "Esperanto" por la konekto inter Bjalistoko kaj Varsovio. Nun ĝi havas nur duonon de la voĉoj kompare al konkurenca "Narew", sed kune ni povas ŝanĝi tion! Helpu kaj voĉdonu por la Esperanto-nomo de la trajno! La voĉdono daŭras ĝis la 6-a de oktobro kaj troveblas ĉi tie:

Ligilo por via baloto

IFEF dankas al s.Łukasz Zebrowski pro lia mesaĝo!

aliaj informoj pri IFEF
ifef.net
Facebook de IFEF

retpoŝto: ifefesperanto@gmail.com

vikungen (プロフィールを表示) 2015年9月30日 21:05:53

La Facebook-ligilo bedaŭrinde ne funkcias

Ladek (プロフィールを表示) 2015年10月1日 14:57:42

vikungen:La Facebook-ligilo bedaŭrinde ne funkcias
Dankon pro via rimarko,mi esperas,ke nun estas jam ĉio en ordo.
Ni pensas,ke balotado estos por ni ĉiuj sukcesa.

Ladek (プロフィールを表示) 2015年10月1日 14:57:45

vikungen:La Facebook-ligilo bedaŭrinde ne funkcias
Dankon pro via rimarko,mi esperas,ke nun estas jam ĉio en ordo.
Ni pensas,ke balotado estos por ni ĉiuj sukcesa.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2015年10月1日 19:15:11

Domaĝe, ke ĝi estas en Fejsbuko, tiel mi ne povas/volas voĉdoni. :-/

Daniel86 (プロフィールを表示) 2015年10月2日 10:22:53

Mi ne havas Fejsbukon, sed mi skribis pri la balato en Esperanta grupo sur Google+ kaj sur mia blogo.

Ladek (プロフィールを表示) 2015年10月2日 12:49:02

Daniel86:Mi ne havas Fejsbukon, sed mi skribis pri la balato en Esperanta grupo sur Google+ kaj sur mia blogo.
Ni dankas al ĉiuj,kiuj balotis aŭ dissendis la informon ĝis nun. "ESPERANTO" estas nun unua! Sed voĉdonu daŭre ! Ĝis 6.10. !

Ladek (プロフィールを表示) 2015年10月6日 18:20:19

La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado, anoncita semajnon antaŭe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2015年10月6日 19:21:09

Tre bele, gratulon al ĉiuj varbintoj por voĉoj!

Rangel_Castro (プロフィールを表示) 2015年10月28日 10:40:02

Ladek:La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado, anoncita semajnon antaŭe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj
Bonege! Mi voĉdonis antaŭ iom da tempo kaj ne estis informita, ĉu ni sukcesis aŭ ne. Ĝojiga novaĵo. ridego.gif

先頭にもどる