İçerik Görüntüleme

Mi malsukcesis la lingvoekzameno A!

başlangıç sstangl, 1 Ekim 2015

Mesajlar: 11

Dil: Esperanto

sstangl (Profili görüntüle) 1 Ekim 2015 02:29:10

Nu, vidu la rezultojn!

Rezulto de lingvoekzameno, nivelo A (baza)
Viaj poentoj: 48 (El 50. Sukceslimo: Maksimume unu eraro en ĉiu parto.)
Rezulto: Ne sukcesis (Tro da tempo uzata.)
Via tempo: 24061103 minutoj kaj 36 sekundoj

Tio estas multe da minutoj! En realo, mi prenis proksimume 30 minutojn.

pace (Profili görüntüle) 1 Ekim 2015 19:09:32

sstangl:Nu, vidu la rezultojn!

Rezulto de lingvoekzameno, nivelo A (baza)
Viaj poentoj: 48 (El 50. Sukceslimo: Maksimume unu eraro en ĉiu parto.)
Rezulto: Ne sukcesis (Tro da tempo uzata.)
Via tempo: 24061103 minutoj kaj 36 sekundoj

Tio estas multe da minutoj! En realo, mi prenis proksimume 30 minutojn.
Jes ja, okazis problemo.
Eble vi povus informi pri tio. Rigardu tute sube de tiu paĝo oni vidas tion :

Printversio | Ĉu vi havas komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen

robbkvasnak (Profili görüntüle) 1 Ekim 2015 20:55:13

eble ĉar mi ne lernis la -n formon

JDnDorks (Profili görüntüle) 6 Ekim 2015 18:46:34

Ve! Ankaŭ mi! (Sed por nivelo 'B' )

Viaj poentoj: 0 (El 50. Sukceslimo: Maksimume unu eraro en ĉiu parto.)
Rezulto: Ne sukcesis
Via tempo: 24069279 minutoj kaj 48 sekundoj

Ĝi ankaŭ diris, ke ĉiujn miajn respondojn estis "".

pace (Profili görüntüle) 7 Kasım 2015 11:02:52

Saluton,

Mi volis reprovi lingvoekzamenoj sed mi ne plu trovas ilin
Ĉu tio ankaŭ malaperis ?

erinja (Profili görüntüle) 8 Kasım 2015 02:21:28

Jes, kiel vi vidis, la sistemo estis difektita, ne eblis ripari ĝin post la transiro al nia nova servilo, do ni forprenis la ekzamenojn de la paĝaro, por eviti ke uzantoj malŝparu sian tempon en ekzameno kiu ĉiukaze donus nul poentojn.

ChuckBaggett (Profili görüntüle) 24 Kasım 2015 03:54:51

erinja:Jes, kiel vi vidis, la sistemo estis difektita, ne eblis ripari ĝin post la transiro al nia nova servilo, do ni forprenis la ekzamenojn de la paĝaro, por eviti ke uzantoj malŝparu sian tempon en ekzameno kiu ĉiukaze donus nul poentojn.
The profile page still shows "Successful exams (0)" and the link takes you to http://en.lernu.net/mia_lernu/ekzamenoj/miaj_rezul...
and I just took the test and got the
"
Viaj poentoj: 0 (El 50. Sukceslimo: Maksimume unu eraro en ĉiu parto.)
Rezulto: Ne sukcesis
Via tempo: 24069279 minutoj kaj 48 sekundoj

Ĝi ankaŭ diris, ke ĉiujn miajn respondojn estis ""."

Might be good to remove all the links to the non-functioning tests and remove the tests themselves.

erinja (Profili görüntüle) 24 Kasım 2015 16:03:46

Dankon por la atentigo, ni strebis forpreni ĉiujn ligilojn, sed evidente ni maltrafis kelkajn!

Mi tamen ne sukcesis atingi la ekzamenon mem per la ligiloj kiujn vi mencias. Mi vidas miajn proprajn rezultojn pri ekzamenoj, sed mi ne vidas ligilon por fari ekzamenon. Ĉu estis listo de nefaritaj ekzamenoj en via profilo, kaj oni ofertis al vi fari tiun ekzamenon? Eble vi povas montri al mi bildon de tiu paĝo en via profilo?

Don1980 (Profili görüntüle) 27 Kasım 2015 11:54:31

Kiam la ekzamenoj disponeblos denove?

erinja (Profili görüntüle) 27 Kasım 2015 14:00:10

Ne estas fiksita dato sed ne povas esti ekzamenoj denove ĝis la lanĉo de la nova paĝaro, ĉar la malnova sistemo ne travivis la transiron al nova servilo, kaj nun ne indas ripari tiel grsndajn problemojn en la malnova paĝaro, forprenante tempon de la nova.

Başa geri dön