Tartalom

Komerca projekto, kiu uzos Esperanton

Cyrill-tól, 2015. október 1.

Hozzászólások: 3

Nyelv: Esperanto

Cyrill (Profil megtekintése) 2015. október 1. 17:16:39

Mi proponas al atento de ĉiuj Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri praktika uzado de la lingvo, koncepton de komerca projekto, por kiu mi serĉas partoprenantojn.

Mia celo en komenca etapo estas krei teamon de tradukantoj, kiuj kapablos traduki informon inter Esperanto kaj siaj denaskaj lingvoj. Ĝi povos do realigi informinterŝanĝon inter multaj lingvoj, uzante Esperanton kiel pontolingvon. Kompreneble, por la teamanoj tio ne estos ĉefa laborloko, sed kromlaboro, kiu tamen ebligos gajni monon. Do ilia stato de dependos de tiu de la projekto, ili laboros en ĝi laŭ amplekso de ricevitaj mendoj.

Post kiam la teamo estos formita, eblos agi laŭ du variantoj:

1) Mi trovas dunganton, kiu dungos la teamon kiel sendependajn kunlaborantojn (freelancers angle);
2) Mi trovas partneron, kun kiu ni kreas propran entreprenon.

Kerna punkto ĉi tie estas, ke oni traktos tiaspecajn proponon tre zorgeme, ĉar la proponata afero estas tute nova kaj ankoraŭ praktike ne havas precedentojn. Do por sukcesi en traktado ni devas havi ajnajn konvinkeblajn argumentojn. En nuna situacio tia argumento povas esti nur ĉeesto de laborpreta teamo.

Kiajn laboron oni povos fari enkadre de la projekto? Videblaj nune variantoj estas jenaj:

— B2B-reklamado per rekta dissendado (direct mailing angle). Oni serĉas en sialingvaj fontoj informon pri potencialaj klientoj, kaj dissendas al ili reklaman proponon per retpoŝto aŭ paperpoŝto.
— Tradukado de tekstoj por multlingvaj retejoj.
— Kreado kaj prizorgado de diverslingvaj paĝoj en sociaj retoj (Fejsbuko, Tvitero k.a.).
— Kreado de multlingvaj subtekstoj por videoj.

Listo de lingvoj, por kiuj mi serĉas tradukantojn, estas sube. Certe, proponoj por aliaj lingvoj ankaŭ estas bonvenaj.

Angla
Franca
Germana
Hispana
Portugala
Itala
Nederlanda
Dana
Norvega
Sveda
Finna
Pola
Ĉeĥa
Hungara
Turka
Araba
Ĉina
Japana

Kiel vi povas vidi, ĉi tiuj lingvoj ampleksas plimulton da ekonomie disvolvigitaj regionoj de la mondo: Eŭropon (plus Turkio), ambaŭ Amerikojn, la arabajn landojn kaj orientan Azion. Ĝenerale, ĉefa direkto de agado estos eŭropa, ĉar Eŭropo hodiaŭ, samkiel en la tempo de Zamenhof, objektive havas plej bonajn kondiĉojn por aplikado de la internacia lingvo.

Se vi volas partopreni la projekton, bonvolu kontakti min.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2015. október 1. 18:55:52

Por la "angla" vi devos indiki kiun formon de la angla. Mi laboris dum multaj jaroj kiel profesia tradukistoj kaj interpretisto. La firmao por kiu mi laboris havis apartan teamon por traduki al la brita angla. Mi estis en la teamo por la usona angla. Mi ne skribas tion por esti kontraŭemulo sed estis fakto. Ankaŭ kiam mi laboris en Kalifornio por komputila firmao, ni havis apartajn teamojn por la brita kaj la usona. Oni nomas tion "lokigon" (localization en la usona, localisation en la brita).

Cyrill (Profil megtekintése) 2015. október 1. 23:09:03

Saluton, Robb!

Dankon pro via reago.

Certe, mi memoras pri regionaj variantoj de la angla, tamen mi ne menciis tion por ne tro ŝarĝi la anoncon per detaloj. Evidente, tradukistoj por ambaŭ variantoj estas bonvenaj, tamen, se konsideri ke ĉefa direkto de la projekto estos eŭropa, do unuafoje bezonatas tiuj por la brita angla.

Vissza a tetejére