Contenido

Plia enigmo

de sergejm, 12 de febrero de 2008

Aportes: 26

Idioma: Esperanto

sergejm (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 07:49:29

Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.

novatago (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 09:18:51

sergejm:Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.
Ŝi ĵus eliris el hejmo (aŭ el la ĉeesto loko).

sergejm (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 09:43:08

novatago:
Ŝi ĵus eliris el hejmo (aŭ el la ĉeesto loko).
Ne.
Do kial do ŝi samtempe ĉeestas?

Klarigo: la loko estas ŝia laboro.

leporo (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 10:43:55

Ŝi estas estrino kaj ne volas paroli kun telefonanto.

sergejm (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 11:06:35

leporo:Ŝi estas estrino kaj ne volas paroli kun telefonanto.
Ne. Oni ne trompas la telefonanton.

novatago (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 11:39:04

sergejm:Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.
Ĉu ŝi estas viva?

sergejm (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 11:51:49

novatago:Ĉu ŝi estas viva?
Certe, ŝi estas viva.

Rao (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 12:38:43

Ŝi estas en la necesejo!

sergejm (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 12:47:18

Rao:Ŝi estas en la necesejo!
Ebla respondo, sed ne plena. Kial estis la unua demando? Certe ne pro tio, ke ŝi ofte vizitas necesejon.

Rao (Mostrar perfil) 12 de febrero de 2008 13:21:20

sergejm:
Rao:Ŝi estas en la necesejo!
Ebla respondo, sed ne plena. Kial estis la unua demando? Certe ne pro tio, ke ŝi ofte vizitas necesejon.
Em... Ĉu ĉar ŝi ne laboras ĉiutage? Ĉu ĉar ŝi ne laboras en la sama loko ĉiam?

Volver arriba