Ke daftar isi

Tio povas fari vin freneza

dari Alkanadi, 5 Oktober 2015

Pesan: 159

Bahasa: Esperanto

ustra (Tunjukkan profil) 13 Oktober 2015 16.36.51

johmue:Mi donis al vi amason da fenomonoj ne klarigeblajn per la tercentrisma modelo.
Se tio estus tiel, oni povus facile malpruvi la tercentrisman modelon. Sed evidente oni ne povas fari tion.
Tre kohere kaj logike oni povas klarigi ĉiajn fenomenojn per tercentrismo.

Do vi mensogas unu fojon pli.

johmue:Vi ĵetas nur krudajn citaĵojn. Vi devas nei multajn evidentaĵojn kiel mensogon. Alikaze via modelo tuj kolapsas.
Kiel kutime kruda mensogo de vi. Ĉion vi inversas. Kio restas de viaj belaj terioj, se oni forprenas graviton, kiun neniu kapablas pruvi? Ĝuste — viaj teorioj tuje kolapsas!
Mi bazigas ĉion sur faktoj kaj pruvoj. Jen kelkaj fontoj pri lunaraj eklipsoj ĉe kiuj oni observis kaj dokumentis, ke la suno estis ankoraŭ videbla super la horizonto kiam la eklipso komencis:

McCulloch's Geography, p. 85.

"Illustrated London Almanack for 1864," the astronomical articles in which are by James Glaisher, Esq., of the Greenwich Royal Observatory.

"Daily Telegraph," July 16th, 1870.

johmue:Aŭ kiel vi klarigas, ke homoj jam piede trairis antarkton pasigante la sudan poluson?
Kiajn pruvojn vi havas?
Kiel vi klarigas, ke la sekvaj aviadilaj vojoj ne ekzistas?

externalImage.png

johmue:Mi lasas al vi la lastan vorton, sed mi jam bone povas imagi, kion vi diros.
Bone. Do mi resumas nun la simplajn observaĵojn, kiujn vi ne kapablas klarigi:

- la firmajn stelkonstelaciojn
- la horizonton, kiu ĉiam estas sur la nivelo de la okuloj
- la malvarman lumon de la luno
- la eklipsojn

Mi havas multe pli da pruvoj. Ĉiu estu bonvena partopreni ĉi tie kaj studi la faktojn mem. Tute ne bezonas kredi ion ajn.

klmn (Tunjukkan profil) 13 Oktober 2015 16.58.30

ustra:
klmn:Vi denove ne respondis kion kontraŭsciencan vi vidas tie.
Mi ekzemple menciis la ne ekzistantan sferecon de la luno, kiun vi igonris. Eble vi ekspliku kio estas science pri tiu filmeto.
Kio estas via ekspliko pri la grafiko, kiun mi enmetis?
Do la sola "malvero" en la video estas aspekto de la Luno, ĉu mi bone komprenis?

Temante pri viaj grafikaĵoj pri pentrado de sferoj, tio funkcias se fonto de lumo estas proksima, t.n punkta fonto, ekz lampo. Sunaj radioj estas tiom distantaj ke eblas konsideri ilin esti paralelaj, pro tio ne videblas unu brila punkto.

Due, se vi spektas Lunon nokte, ĝi estas tro brila por okuloj por distingi nuancojn de koloroj en la disko. Tio facile videblas ankaŭ kiam estas duonluno - terminatoro estas tre strikta.
Tamen se vi rigardos al Luno per teleskopo vespere, kiam ankoraŭ sufiĉe lumas, vi vidos ombrojn en la disko.

Rilate la koloron de Luna lumo, ĝi tute ne devas esti sama ĉar estas reflektita, ne originala. Ĝi multe dependas ankaŭ de veter-kondiĉoj en la Tero mem. Sed kutime ekz ĉe mia loĝloko aspektas male - Luna lumo estas multe pli flava ol Suna.

ustra:
Vi pravas pri la longeco. Ni povas observi tion ankaŭ ĉe la suno:

1) la (ne ekzistanta) suda hemisfero estas pli malvarma ol la norda, ĉar tio estas la ekstera ringo, kie la suno moviĝas pli rapide ol en la interna ringo
2) tial la krepusko estas multe pli longa en la „norda hemisfero” ol en la suda
3) tial tute aliaj plantoj kreskas en la ekvivalentaj longitudoj
Pardonu mi ne komprenis la klarigon. Mi demandis pri longeco de meridiano vi respondis per ekzemploj pri Suno kaj temperaturo...

La krepusko povas esti malsama dum sama tago pro klino de Tera akso, sed mi certas ke krepusko dum junio 31 en norda hemisfero egalas al krepuska longeco dum decembro 31 en suda.
Se ni temas pri la sama 50 grada meridiano.
Suda hemisfero estas malpli varma pro Antarkto, la "fridujo de Tero"

ustra:Antarktiko kaj Arktiko estas armeaj restriktzonoj. Neniu povas iri tien per ŝipo aŭ flugi super ili. Kiu malobeas, estos aŭ arestata aŭ forpafata.
Estas novaĵo por mi. Ĉu vere?

yyaann (Tunjukkan profil) 13 Oktober 2015 21.22.20

ustra:
Kiel vi klarigas, ke la sekvaj aviadilaj vojoj ne ekzistas?

externalImage.png
La plej logika klarigo estas, ke tiaj flugvojoj ne estus ekonomie pravigeblaj. Mi klarigu:

Unue, nur 10% de la tutmonda popolo loĝas en la sudhemisfero (kaj la plej hom-densa sudhemisfera areo estas Indonezio, plej for el Antarktiko). Unu el la sinsekvoj estas, ke la ĉefaj internaciaj aviadilaj firmaoj kaj flughavenoj troviĝas en la nord-hemisferaj landoj. Tial estas nesurprize, ke la plimulto de la flugvojoj kuncentriĝu nordhemisfere, kiel evidentiĝas per simpla rigardo de flugmapo (vidu ankaŭ tion). Oni ankaŭ povus paroli pri la rolo de riĉaj petrolplenaj arabaj landoj en tiu nordcentrismo de la flugvojoj.

Due, la ĉefaj komerco-partneroj de sudaj landoj estas samkontinentaj aŭ nord-hemisferaj.
Rilate Aŭstralion: 1/ Ĉinio 2/ Japanio 3/ Usono 4/ Sud-koreio 5/ Singaporo.
Rilate Arĝentinon: 1/ Brazilo 2/ Ĉinio 3/ Ĉilio 4/ Usono 5/ Nederlando.
Rilate Sudafrikon: 1/ Usono 2/ Germanio 3/ Japanio 4/ Zimbabvo 5/ Ĉinio

Evidentas do, ke la ekonomiaj emigoj ne estas sufiĉaj por pravigi la pliajn elspezojn kaj riskojn, kiujn postulas la teĥnikaj defioj de transpolusaj flugoj, kiel ekzemple: hejtaĵo-frostado kaj la manko de proksimaj anstataŭaj surteriĝejoj okaze de krizo.

klmn (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 06.51.42

yyaann:
ustra:
Kiel vi klarigas, ke la sekvaj aviadilaj vojoj ne ekzistas?

externalImage.png
La plej logika klarigo estas, ke tiaj flugvojoj ne estus ekonomie pravigeblaj.
Kaj entute rektliniaj aviavojoj ne ekzistas ĉar plej proksima distanco por konekti du poentojn sur surfaco de globo estas laŭ kurvoj de meridiana formo.

Ankoraŭ unu pruvo por globa formo de Tero.

ustra (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 12.36.03

klmn:Do la sola "malvero" en la video estas aspekto de la Luno, ĉu mi bone komprenis?
Jen kelkaj punktoj en la filmo, kiuj bezonas klarigon:

- Kiel eblas, ke akvo havas kurban supraĵon?
- Kiel eblas, ke objekto (tero) en vakuo (kosmo) povas havi atmosferon? En kiu alto finiĝas la atmosfero kaj komenciĝas la vakuo?
- Kiel eblas, ke eksploda movilo (raketo) povas moviĝi antaŭen en vakuo?
- Kiel funkcias la kosma interreto, per kiu oni sendas bildojn?
- Ĉu la pilka formo de la tero estas ankoraŭ aktuala laŭ NASA?

externalImage.png

- Kial la proporcio de la kontinentoj daŭre ŝanĝiĝas sur la bildoj de NASA?

externalImage.png

klmn:Sunaj radioj estas tiom distantaj ke eblas konsideri ilin esti paralelaj, pro tio ne videblas unu brila punkto.
Tute ĝusta konstato. Nur tiujn paralelajn sunajn radiojn ni ne observas sur la tero!

externalImage.png

Per simpla geometrio oni povas kalkuli la distancon de la suno. La rezulto estas ĉ. 5.000 km.

klmn:Rilate la koloron de Luna lumo, ĝi tute ne devas esti sama ĉar estas reflektita, ne originala. Ĝi multe dependas ankaŭ de veter-kondiĉoj en la Tero mem. Sed kutime ekz ĉe mia loĝloko aspektas male - Luna lumo estas multe pli flava ol Suna.
La luna lumo ne nur aspektas alie, sed havas ankaŭ tute aliajn, fakte kontraŭajn, ecojn. La plej grava estas, ke ĝi estas malvarma. Nokte estas pli varme en la ombro ol en la lumo.
La luna lumo ne estas la reflektita suna lumo.

klmn:Pardonu mi ne komprenis la klarigon. Mi demandis pri longeco de meridiano vi respondis per ekzemploj pri Suno kaj temperaturo...

La krepusko povas esti malsama dum sama tago pro klino de Tera akso, sed mi certas ke krepusko dum junio 31 en norda hemisfero egalas al krepuska longeco dum decembro 31 en suda.
Se ni temas pri la sama 50 grada meridiano.
Suda hemisfero estas malpli varma pro Antarkto, la "fridujo de Tero"
Kiel mi ĉi fadene klarigis, la tero ne estas nur plata, sed ankaŭ la senmova centro de la kosmo. Supre mi skribis, ke la suno estas multe pli proksima ol NASA volas kredigi nin. La vojo de la suno kaj luno aspektas jene:

externalImage.png

externalImage.png

ustra (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 12.36.51

Kiel vi vidas, estas la ekstera vojo (somero en la sudo) pli granda ol la interna vojo (somero en la nordo). Ĉar la tago havas ĉiam 24 horojn, moviĝas la suno dum la suda somero pli rapide. Tial la suno havas malpli da tempo por varmigi la sudon. Tial estas la suda krepusko malpli longa ol la norda, se oni komparas lokojn kun simila distanco al la ekvatoro.

klmn:
ustra:Antarktiko kaj Arktiko estas armeaj restriktzonoj. Neniu povas iri tien per ŝipo aŭ flugi super ili. Kiu malobeas, estos aŭ arestata aŭ forpafata.
Estas novaĵo por mi. Ĉu vere?
Per la Antarktika Traktato oni instalis restriktan zonon.
La samo ekzistas por la Arktiko.

ustra (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 12.47.09

yyaann:La plej logika klarigo estas, ke tiaj flugvojoj ne estus ekonomie pravigeblaj. Mi klarigu:

Unue, nur 10% de la tutmonda popolo loĝas en la sudhemisfero (kaj la plej hom-densa sudhemisfera areo estas Indonezio, plej for el Antarktiko). Unu el la sinsekvoj estas, ke la ĉefaj internaciaj aviadilaj firmaoj kaj flughavenoj troviĝas en la nord-hemisferaj landoj. Tial estas nesurprize, ke la plimulto de la flugvojoj kuncentriĝu nordhemisfere, kiel evidentiĝas per simpla rigardo de flugmapo (vidu ankaŭ tion). Oni ankaŭ povus paroli pri la rolo de riĉaj petrolplenaj arabaj landoj en tiu nordcentrismo de la flugvojoj.

Due, la ĉefaj komerco-partneroj de sudaj landoj estas samkontinentaj aŭ nord-hemisferaj.
Rilate Aŭstralion: 1/ Ĉinio 2/ Japanio 3/ Usono 4/ Sud-koreio 5/ Singaporo.
Rilate Arĝentinon: 1/ Brazilo 2/ Ĉinio 3/ Ĉilio 4/ Usono 5/ Nederlando.
Rilate Sudafrikon: 1/ Usono 2/ Germanio 3/ Japanio 4/ Zimbabvo 5/ Ĉinio

Evidentas do, ke la ekonomiaj emigoj ne estas sufiĉaj por pravigi la pliajn elspezojn kaj riskojn, kiujn postulas la teĥnikaj defioj de transpolusaj flugoj, kiel ekzemple: hejtaĵo-frostado kaj la manko de proksimaj anstataŭaj surteriĝejoj okaze de krizo.
Mi povas akcepti tiun klarigon, sed sciu, ke mi ne uzas la flugvojojn kiel pruvon, sed nur kiel indikon. Mi menciis tute aliajn pruvojn. Tamen mi volas atentigi vin pri sufiĉe strangaj flugvojoj, kiuj sur plata tero subite havas sencon:

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

yyaann (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 15.41.14

ustra:
Tute ĝusta konstato. Nur tiujn paralelajn sunajn radiojn ni ne observas sur la tero!

externalImage.png
Hipotezo 1: la sunradioj ŝajnas disveni neparalele el la suno ĉar ĉi-lasta estas malpli granda ol la Tero.

Hipotezo 0: temas pri optika iluzio aŭ alia fenomeno.

Prognozo: se la hipotezo 1 estas vera, la sunradioj devas ĉiam grupiĝi sunen, kaj ĉiam disgrupiĝi teren, sendepende de la punkto, el kiu oni observas ilin.

Provo de la hipotezo:

- En foto 1, oni povas konstati malan observeblaĵon: la sunradioj ŝajnas grupiĝi sur monton kaj disveni el pluraj punktoj en la cielo. Ne povas temi pri la suno "kaŝanta" malantaŭ la monto: tiel la en-frontaj partoj de monto kaj nuboj estus mallumaj.

- La sama observeblaĵo videblas en foto 2. Ĉi-foje la sunradioj ŝajnas grupiĝi sur la saman punkton en nubo.

- Fine, en foto 3, la sunradioj estas perfekte paralelaj.

Konkludo: ĉar la formo de la sunradioj tute dependas de la observopunkto, oni devas forĵeti la hipotezon 1.

ustra (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 16.03.34

yyaann:Hipotezo 0: temas pri optika iluzio aŭ alia fenomeno.
Tio estas tre kutima observaĵo kiel ĝin verŝajne ĉiu jam spertis mem.
Bv. klarigu kia optika iluzio aŭ alia fenomeno tio povus esti.

yyaann:- En foto 1, oni povas konstati malan observeblaĵon: la sunradioj ŝajnas grupiĝi sur monton kaj disveni el pluraj punktoj en la cielo. Ne povas temi pri la suno "kaŝanta" malantaŭ la monto: tiel la en-frontaj partoj de monto kaj nuboj estus mallumaj.
Fakte tiu bildo montras optikan iluzion pro perspektivo. Rigardu al la nubo sur dekstra flanko: la supro estas lumigata, sed la malsupro de la nubo estas malluma. La pli proksima nubo montras la samon. Do la lumo iras desupre malsupren.

yyaann:- Fine, en foto 3, la sunradioj estas perfekte paralelaj.
Sed mi vidas malparalecon ĉe tiuj radioj…

yyaann:Konkludo: ĉar la formo de la sunradioj tute dependas de la observopunkto, oni devas forĵeti la hipotezon 1.
Iomete tro rapida konkludo. Fakte,viaj bildoj konfirmas, kion mi skribis.

ustra (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2015 16.07.23

Kembali ke atas