Al la enhavo

deutsch.info kaj lingvo.info estas nomumitaj por la konkurso

de Jev, 2015-oktobro-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2015-oktobro-05 16:10:44

Saluton al ĉiuj!

Du paĝaroj deutsch.info kaj lingvo.info estas nomumitaj por la germana konkurso "La paĝaro de la jaro". Tio estas bona reklamo por la paĝaroj kaj ni invitas ĉiujn voĉdoni por ili kaj informi viajn konatojn pri tio.

La paĝaro, ĉe kiu oni voĉdonas, estas bedaŭrinde nur en la germana, sed la interfaco estas tre simpla. Necesas indiki poentojn por tri kategorioj: aspekto, enhavo kaj navigado kaj per ciferoj indiki, kiom granda ŝanco estus, ke vi rekomendus tiun paĝaron al viaj konatoj. Poste necesas enskribi la nomon, retadreson kaj konservi la rezulton. Al la retpoŝto estos sendita konfirm-ligilo, kiun necesas alklaki por validigi la voĉon. Fine de la konkurso inter la voĉdonintoj estos lotumitaj kelkaj premioj.

Jen rektaj ligiloj por voĉdoni:

Voĉdoni por deutsch.info aŭ/kaj lingvo.info

Dankon nome de ĉiuj teamoj!

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-oktobro-09 15:43:40

Mi jam voĉdonis!
Espereble multaj aliaj ankaŭ faros por subteni paĝarojn kiujn kreas esperantistoj kaj kiuj havas ankaŭ esperanto-version de la retpaĝo!

Sukceson! ridulo.gif

Sunjo (Montri la profilon) 2015-oktobro-09 16:06:23

Ankaŭ mi voĉdonis. Bedaŭrinde ambaŭ paĝaroj estas en la sama kategorio kaj oni rajtas voĉdoni nur unufoje. Do ambaŭ estas rivaloj unu al la alia.

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-oktobro-28 10:46:12

Ankoraŭ eblas voĉdoni!

Ni helpu ĉiuj!

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-decembro-03 15:11:01

Kaj venis la rezultoj! La retpaĝo [url=deutsch.info][b]deutsch.info[/b][/url] - tute senpaga plurlingva retejo por lerni la germanan rete pri kiu kunlaboras pluraj esperantistoj gajnis en la germana konkurso "La paĝaro de la jaro" en kategorio "Kariero kaj edukado"!

En la retpgaĝo vi povas senpage lerni la germanan ankaŭ pere de Esperanto!

Reen al la supro