目次へ

deutsch.info kaj lingvo.info estas nomumitaj por la konkurso

Jev,2015年10月5日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Jev (プロフィールを表示) 2015年10月5日 16:10:44

Saluton al ĉiuj!

Du paĝaroj deutsch.info kaj lingvo.info estas nomumitaj por la germana konkurso "La paĝaro de la jaro". Tio estas bona reklamo por la paĝaroj kaj ni invitas ĉiujn voĉdoni por ili kaj informi viajn konatojn pri tio.

La paĝaro, ĉe kiu oni voĉdonas, estas bedaŭrinde nur en la germana, sed la interfaco estas tre simpla. Necesas indiki poentojn por tri kategorioj: aspekto, enhavo kaj navigado kaj per ciferoj indiki, kiom granda ŝanco estus, ke vi rekomendus tiun paĝaron al viaj konatoj. Poste necesas enskribi la nomon, retadreson kaj konservi la rezulton. Al la retpoŝto estos sendita konfirm-ligilo, kiun necesas alklaki por validigi la voĉon. Fine de la konkurso inter la voĉdonintoj estos lotumitaj kelkaj premioj.

Jen rektaj ligiloj por voĉdoni:

Voĉdoni por deutsch.info aŭ/kaj lingvo.info

Dankon nome de ĉiuj teamoj!

zielonamamba88 (プロフィールを表示) 2015年10月9日 15:43:40

Mi jam voĉdonis!
Espereble multaj aliaj ankaŭ faros por subteni paĝarojn kiujn kreas esperantistoj kaj kiuj havas ankaŭ esperanto-version de la retpaĝo!

Sukceson! ridulo.gif

Sunjo (プロフィールを表示) 2015年10月9日 16:06:23

Ankaŭ mi voĉdonis. Bedaŭrinde ambaŭ paĝaroj estas en la sama kategorio kaj oni rajtas voĉdoni nur unufoje. Do ambaŭ estas rivaloj unu al la alia.

zielonamamba88 (プロフィールを表示) 2015年10月28日 10:46:12

Ankoraŭ eblas voĉdoni!

Ni helpu ĉiuj!

zielonamamba88 (プロフィールを表示) 2015年12月3日 15:11:01

Kaj venis la rezultoj! La retpaĝo [url=deutsch.info][b]deutsch.info[/b][/url] - tute senpaga plurlingva retejo por lerni la germanan rete pri kiu kunlaboras pluraj esperantistoj gajnis en la germana konkurso "La paĝaro de la jaro" en kategorio "Kariero kaj edukado"!

En la retpgaĝo vi povas senpage lerni la germanan ankaŭ pere de Esperanto!

先頭にもどる