Tartalom

diraĵo pri modero

sproshua-tól, 2015. október 5.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

sproshua (Profil megtekintése) 2015. október 5. 19:24:17

Zamenhof diris ke vivo sen modero kondukas al mizero. ofte mi aŭdas de aliaj ĉi tion, ke ĉion oni faru per modero. tamen oni memoru ke tio enhavas moderon mem. do oni ankaŭ faru moderon per modero.

jagr2808 (Profil megtekintése) 2015. október 5. 21:09:51

Se oni moderas tiom multe ke vi eĉ moderas modereco, oni ne moderas sian moderadon. Se oni moderas sian moderadon, oni povas moderi iujn adojn malpli ekz: moderadon. Do oni povas moderi pli kaj pli ĝis oni devas moderi moderadon.

Ne eblas :/

sproshua (Profil megtekintése) 2015. október 6. 13:20:42

laŭ mi, tro modero povas kaŭzi memkontenton kaj senkapablecon por akomodi al ekŝanĝo.

Lakiro (Profil megtekintése) 2015. október 10. 19:16:00

Ĉu temas pri modo aŭ modereco?

sproshua (Profil megtekintése) 2015. október 11. 1:12:28

jes, modereco. mi uzas PIV interretan. ĉu mi ne devas?
http://vortaro.net/#modero

lagtendisto (Profil megtekintése) 2015. október 11. 14:34:15

sproshua:laŭ mi, tro modero povas kaŭzi memkontenton kaj senkapablecon por akomodi al ekŝanĝo.
Miaopinie, en politiko, popularemismo (teatrema indigno) ne estas danĝera minaco por socia paco, kontraŭe naciismo (vivanta malamo) estas klara minaco por socia paco.

Vinisus (Profil megtekintése) 2015. október 11. 16:03:41

Pacan homamason oni trovas nur en tombejo, ĉar tie ekdormante je eterne jam ne batas multaj koroj.

sproshua (Profil megtekintése) 2015. október 13. 3:17:14

mi kredas ke iom da risko estas bonaĵo. se oni riskas nenion iam, do oni ne eblas kreski.
mi ankaŭ kredas ke risko estas fonto de tumulto. kaj ke tumulto ekmovas okazojn kiuj kreas klimaton por naciismo. tumulto estas la ekŝanĝo.
ŝajnas al mi ke risko estas neevitebla.

Vissza a tetejére