前往目錄

La nomoj de landoj

貼文者: devilyoudont, 2015年10月6日

訊息: 4

語言: Esperanto

devilyoudont (顯示個人資料) 2015年10月6日下午4:45:09

Saluton

Bonvolu pardonpeti mia malbonan Esperanton. Mi komencis studi antaŭ iuj semajnoj.

Mi ne komprenas la nomojn de landoj. Duolingo diras ke la nomo de la lando estas [radiko] + io. Ekzemple, [japan] povas fariĝi: japano (la homoj), la japana (la lingvo), kaj certe japanio (la lando)

Sed, estas multaj landoj ke ne uzas "-io." (Usono, Brazilo, Argentino, ktp). Estas malfacila ĉar se mi aŭdas "Meksiko"...ĉu ĝi estas la lando aŭ la homoj? (Estis ruzo. En ĉi tiu kazo, meksiko estas... la urbo???)

Kion mi devas fari? Ĉu mi devas parkeri ĝin? Aŭ ĉu ŝablono ekzistas?

Larmel (顯示個人資料) 2015年10月6日下午5:53:40

"Sed, estas multaj landoj ke ne uzas "-io." (Usono, Brazilo, Argentino, ktp). Estas malfacila ĉar se mi aŭdas "Meksiko"...ĉu ĝi estas la lando aŭ la homoj? (Estis ruzo. En ĉi tiu kazo, meksiko estas... la urbo???)"

Jes, vi pravas. Estas du-parta sistemo de landnomoj, sed verŝajne en la unuaj lecionoj de Duolingo oni instruas nur la unuan duonon de la sistemo: radiko + -io. Poste estas la alia sistemo, laŭ kiu la radiko estas la nomo de la lando, ne de la homo, ekz. Usono, Brazilo ktp. La homoj, kiuj loĝas tie, estas usonanoj, brazilanoj ktp.

Vi trovos relative simplan klarigon en ĉi tiu dokumento: http://www.bonalingvo.org/docs/klarigoprilandonomo...

00100100 (顯示個人資料) 2015年10月30日上午12:58:22

devilyoudont:Saluton

Bonvolu pardonpeti mia malbonan Esperanton. Mi komencis studi antaŭ iuj semajnoj.

Mi ne komprenas la nomojn de landoj. Duolingo diras ke la nomo de la lando estas [radiko] + io. Ekzemple, [japan] povas fariĝi: japano (la homoj), la japana (la lingvo), kaj certe japanio (la lando)

Sed, estas multaj landoj ke ne uzas "-io." (Usono, Brazilo, Argentino, ktp). Estas malfacila ĉar se mi aŭdas "Meksiko"...ĉu ĝi estas la lando aŭ la homoj? (Estis ruzo. En ĉi tiu kazo, meksiko estas... la urbo???)

Kion mi devas fari? Ĉu mi devas parkeri ĝin? Aŭ ĉu ŝablono ekzistas?
DuoLingo montras du metodojn por la nomoj de landoj. La "Konsiletoj kaj notoj" por Landoj kaj Naciecoj klarigas ambaŭ metodojn.

Grupo unu uzas -o; tiu ĉi ĉefe uzas por novaj mondaj landoj . (Brazil-o, Kanad-o)

Grupo du uzas -ujo aŭ -io; tiu ĉi ĉefe uzas por malnovaj mondaj landoj. (Ital-ujo/Italio, Germanujo/Germanio)

galo80 (顯示個人資料) 2015年10月30日上午4:56:17

Saluton!
Kiel oni prave diris antaŭe, ekzistas 2 kategorioj de landoj:
_La unua kategorio enhavas la -ujo/-io landojn. La radiko de la lando estas la gento: Ekzemple: Francujo (lando), franco (homo); Germanujo (lando), germando (homo)
_La dua kategorio konsistas je la landoj sen specifa finaĵo, kies homoj finiĝas per -ano. Ekzemple: Argentino (mia lando), mi estas argentinano. Urugvajo (lando), urugvajano (homo)

Resume, se la lando finiĝas per -ujo, ĝi apartenas al la unua kategorio kaj oni devas forigi "-ujo" por fari la gentonomon. Kaj se la lando ne finiĝas per -ujo, ĝi apartenas al la dua grupo kaj oni devas aldoni "-ano" por fari la gentonomon.

Konsilo: unue uzu "-ujo" anstataŭ "-io" por la landoj de la unua kategorio, ĉar estos pli facile por vi.

回到上端