შეტყობინებები: 1
ენა: Esperanto
Ladek (მომხმარებლის პროფილი) 7 ოქტომბერი, 2015 18:31:07
Brazilio:La 9-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazos en la tagoj 10-11-12a de oktobro 2015, en la fervoja muzeurbo Paranapiakabo, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo. Dum tiu evento, la kongresanoj konatiĝos kun turisma kaj historia vilaĝo, kies loĝantoj emas akcepti Esperanton kiel laborlingvon. Lokaj fakuloj pri turismo kaj gvidataj ekskursoj pretas debati pri la temo de la kongreso. Venu plifortigi la debaton per via ĉeesto kaj komentoj.
Paranapiakabo, vilaĝo tipe brita, fondiĝis pro la konstruado de la unua fervojo en la ŝtato San-Paŭlo, en 1865, nome São Paulo Railway. La tiamaj fervojistoj bone zorgis pri la vilaĝa arkitekturo, pri la domoj faritaj el ligno kaj eĉ pri repliko de ia “Big Ben”, granda horloĝo instalita en la stacidomo. Por kompletigi la scenejon, la regiono situas sur la alto de la mara montaro kaj estas daŭre vualita per nebulo kaj etoso similaj al tiu de Londono.Dum la kongreso vi povas viziti Muzeon de Fervoja Teknologio
Ni deziras sukceson al la kongreso!Jam aliĝis 110 partoprenantojn.
Plu informoj:
Paranapiakabo
Facebook de 9a-Esperanto kongreso de la ŝtato Sao Paŭlo