إلى المحتويات

Sekson ni ne scias (ri - li - ĝi - zi - ŝli)

من Alkanadi, 8 أكتوبر، 2015

المشاركات: 28

لغة: Esperanto

Серёга (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2015 3:30:57 م

dbob:
Tio figuras la publikan bildon, kie sin kaŝas la sama krimo kiel infana pornografio, t.e., mensa, korpa kaj spirita perforto kontraŭ la plej senkulpaj homoj: la infanoj. En tiu bildo la infanoj tute ne laboris, sed plej verŝajne perdis ilian infanecon en la nomo de ia absurda ideologia, politika aŭ religia afero, kiel kutime.
Kia ajn perforto ilia estus, ili iĝis bonaj virinoj. Al vi tio ne rilatas.

Vi ankaŭ bone havas vian ideologian perforton.

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2015 6:17:31 م

sproshua:interpersone, inter vi kaj aliulo, vi ne estus konsentema? kial estas tiel rigide?
Nu, ĉar mi baze povas kaj volas paroli nur per vortoj, kiuj ekzistas, kaj same mi farus en la germana, se iu venus kun elpensita pronomo kaj volus, ke mi alparolu ĝin per tiu.
Tio estus bedaŭrinda en vid-al-vida komunikado, sed ne mi havigus al ni tian malfacilan situacion.

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2015 6:19:02 م

Nu, almenaŭ tiuj infanoj devis "nur" produkti la armilojn, en Germanujo en la sama tempo ili devis ilin ankaŭ uzi.

dbob (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2015 8:38:41 م

Серёга: Kia ajn perforto ilia estus, ili iĝis bonaj virinoj. Al vi tio ne rilatas.
Vi ankaŭ bone havas vian ideologian perforton.
Ke ili iĝis bonaj virinoj ne pravigas, ke aliuloj ekspluatis aŭ perfortis ilin. Se vi taksas homon, kiu oponas perforton al infanoj, kiel perfortan ideologon, do mi pensas, ke estas nenia kialo por plia interparolado, preskaŭ ĉio estas jam dirita.
Kaj jes, perforto al infanoj rilatas al mi, same kiel al multaj aliaj homoj, kiuj ankoraŭ estas homaj.

sproshua (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2015 10:36:12 م

Kirilo81:Nu, ĉar mi baze povas kaj volas paroli nur per vortoj, kiuj ekzistas...
tio estas malforta kialo. ne ekzistis multaj vortoj kiuj nun ekzistas. same ekzistos multaj vortoj kiuj nun ne ekzistas.

Серёга (عرض الملف الشخصي) 13 أكتوبر، 2015 5:21:53 ص

sproshua:
Kirilo81:Nu, ĉar mi baze povas kaj volas paroli nur per vortoj, kiuj ekzistas...
tio estas malforta kialo. ne ekzistis multaj vortoj kiuj nun ekzistas. same ekzistos multaj vortoj kiuj nun ne ekzistas.
En rusa lingvo ankaŭ ekzistas multo da vortoj kiujn ne uzas eĉ obscenaj, malbontonaj homoj.

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 13 أكتوبر، 2015 7:52:59 ص

sproshua:
Kirilo81:Nu, ĉar mi baze povas kaj volas paroli nur per vortoj, kiuj ekzistas...
tio estas malforta kialo. ne ekzistis multaj vortoj kiuj nun ekzistas. same ekzistos multaj vortoj kiuj nun ne ekzistas.
Jes, sed danke al la Fundamento mi povas alie ol en aliaj lingvoj esti certa pri la nombro kaj signifo de la pronomoj, jen avantaĝego de skriba normo. ridulo.gif

sproshua (عرض الملف الشخصي) 13 أكتوبر، 2015 9:39:30 م

Kirilo81:
sproshua:
Kirilo81:Nu, ĉar mi baze povas kaj volas paroli nur per vortoj, kiuj ekzistas...
tio estas malforta kialo. ne ekzistis multaj vortoj kiuj nun ekzistas. same ekzistos multaj vortoj kiuj nun ne ekzistas.
Jes, sed danke al la Fundamento mi povas alie ol en aliaj lingvoj esti certa pri la nombro kaj signifo de la pronomoj, jen avantaĝego de skriba normo. ridulo.gif
klare gŭar ne estas en la Fundamento. klare gŭar ne estas kaj ne estos en iu ajn lernolibro de E-o. malkiel zi, ri, aŭ ĝi, gŭar estas ne propono. en ĉi tiu fadeno gŭar estas persona pronomo kreata por unu homo. do la Fundamento ne rilatas al mia rezonado.

sed se vi dezirus alvoki la Fundamenton, do li estas pli laŭFundamenta ol ĝi por sekso kiun ni ne scias.

عودة للاعلى