Contenido

Oni petis min verki akademinivelan artikolon pri Amikejo

de robbkvasnak, 11 de octubre de 2015

Aportes: 5

Idioma: Esperanto

robbkvasnak (Mostrar perfil) 11 de octubre de 2015 17:15:41

Hieraŭ mi tagmanĝis kun profesorino de loka universitato. Dum nia parolado mi menciis Amikejon. Ŝi tre ĝojis pri tiu informo kaj notis al si la nomon. Ŝi diris ke tio estus valora artikoltemo por akademianivela ĵurnalo kie ŝi ofte publikigas. Mi ŝatus scii ĉu iu havas informojn kiuj ne aperas en la Retaj versioj. Mi serĉas aparte unuamanajn rakontojn -eble leterojn aŭ poŝtkartojn de tiu loko de tiu tempo - aŭ se mi povus kontakti homojn kiuj loĝas tie kaj kiuj povus doni al mi faktojn pri la okazaĵo.
Mi volas uzi tion por enpaŝi en la ne-Esperantistan mondon kun interesa historio.
Mi kore antaŭdankas al ĉiuj kiuj povas helpi min.

super-griek (Mostrar perfil) 12 de octubre de 2015 11:59:14

robbkvasnak (Mostrar perfil) 12 de octubre de 2015 17:04:49

Koran dankon Super-Griek - nur la nederlandlingva ligilo ŝajnas funkcii sed mi povas pli-malpli ĉion kompreni. Estas tie riĉa fonoto de literaturo por mi. Mi raportos pri mia progreso.

raffadalbo (Mostrar perfil) 26 de octubre de 2015 14:55:33

Mi ne sciis pri Amikejo. Dankon pro tiu sciigo!

Pri la historio, la ligilo menciata da super-griek, provizore ne esperantigita, bonŝance ne estas la sola. Mi trovis mallongajn informojn ankaŭ ĉe la esperanta vikipedio, en la artikoloj Moresnet kaj Esperanta regno; ili estas utilaj por akiri rapide ideon pri tiu aparta spertado, se oni ne havas multe da tempo.

En vikipedio mi trovis ankaŭ ligilon al pli longa artikolo en esperanto, el Liberafolio. Mi ankoraŭ ne legis ĝin sed ĝi aspektas interesega.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 26 de octubre de 2015 17:08:27

Koran dankon Raffadablo, mi ankaŭ legis tiujn artikolojn. Nun mi serĉas surlokajn homojn kiuj povus indiki al mi primarajn fontojn, t.e. originalaj leteroj aŭ simile de la tempo. Mi ankaŭ ŝatus havi kontakton kun nunaj E-parolantoj de la regiono. Mi ŝatus intervjui ilin pri la nuntempa sinteno al lingvoj, nacieco, loka idento, ktp.
La evoluo estas vere interesega historia okazo kaj povas doni al ni enrigardon al la homa pensmaniero.
Entute, Esperanto estas mirinda temo ĉar ni povas kvazaŭ esplori ĝin ekde ĝiaj radikoj ĝis hodiaŭ. Nia komunumo estas unika en la mondo. Neniu alia komunumo ekzistas ĉirkaŭ tiom disvaqstigata lingvo sen tero.

Volver arriba