Al la enhavo

Kie trovi lerniloj por Ido?

de brohanu, 2015-oktobro-12

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

brohanu (Montri la profilon) 2015-oktobro-12 03:12:35

Mi iom interesas pri Ido, kaj lastatempe mi provis eklerni ĝin, sed mi faris tion malfacile, kaj konas nun nur la bazajn principojn.
Mi estas bona parolanto de Esperanto, do mi ne bezonas plenan kurson. La "Gramatiko Detaloza" en EO sufiĉus, sed mi nur povas trovi tiun en Ido.

(Kaj bonvolu ne debati la (mal)valoron de la lingvo in ĉi tiu fadeno.)

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-oktobro-12 04:52:35

Ĉi tiu paĝo de l'oficiala Ido-retejo eble estos helpa por vi:

http://idolinguo.org.uk/kielido.htm

Ĝi montras la gravajn regulojn de Ido kaj ankaŭ indikas kie Ido malsimilas de Esperanto. Tre interese estas kompari la du kuzojn.

Por lega praktikado, mi rekomendas la Idan version de Vikipedio: https://io.wikipedia.org/wiki/Frontispico

Bonan ŝancon dum via lernado! ridulo.gif

Reen al la supro