본문으로

Kie trovi lerniloj por Ido?

글쓴이: brohanu, 2015년 10월 12일

글: 2

언어: Esperanto

brohanu (프로필 보기) 2015년 10월 12일 오전 3:12:35

Mi iom interesas pri Ido, kaj lastatempe mi provis eklerni ĝin, sed mi faris tion malfacile, kaj konas nun nur la bazajn principojn.
Mi estas bona parolanto de Esperanto, do mi ne bezonas plenan kurson. La "Gramatiko Detaloza" en EO sufiĉus, sed mi nur povas trovi tiun en Ido.

(Kaj bonvolu ne debati la (mal)valoron de la lingvo in ĉi tiu fadeno.)

Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 10월 12일 오전 4:52:35

Ĉi tiu paĝo de l'oficiala Ido-retejo eble estos helpa por vi:

http://idolinguo.org.uk/kielido.htm

Ĝi montras la gravajn regulojn de Ido kaj ankaŭ indikas kie Ido malsimilas de Esperanto. Tre interese estas kompari la du kuzojn.

Por lega praktikado, mi rekomendas la Idan version de Vikipedio: https://io.wikipedia.org/wiki/Frontispico

Bonan ŝancon dum via lernado! ridulo.gif

다시 위로