Zum Inhalt

12-a Rata Rendevuo en Bad Münder

von muzikanta hipopotamo, 13. Oktober 2015

Beiträge: 1

Sprache: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Profil anzeigen) 13. Oktober 2015 20:55:22

Ni kore invitas vin:
Jam venontan dimanĉon, la 18-an de oktobro, okazos la 12-a Rata Rendevuo en Bad Münder.
La programo:
- ekde la 9-a 30: renkontiĝo por frualvenantoj en la glaciaĵkafejo "Dolmen", Lange Str. 13-15, por trinki kafon kaj babili;
- 11-a - 12-a 30: ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Bad Münder kaj la kuracparko kun ejo por koncentri salakvon kun la „fantomo de la Süntel-monto“; ekiro ĉe la glaciaĵkafejo „Dolmen“;
- poste ĉirkaŭ la 12-a 40: tagmanĝo en la itala restoracio "Barese", Echternstr. 22; bonvolu antaŭmendi la tagmanĝon: http://ristorante-barese.de/speisekarte.html
- ĉirkaŭ la 14-a 10: ekveturo per aŭtoj al Bakede, eblas kunveturi;
- 14-a 30 - 16.00: rigardado de la Filmwelt-Center, la plej granda privata Star Trek-kolektaĵo, en Bakede, Südstr. 2;
- poste ĉirkaŭ la 16-a 10: kafo kaj torto en la korta kafejo „Freitags Hof“ en Bakede, Zum Wittkopfstein 1; dume ankaŭ eblas viziti la vitran artaĵan ekspozicion en la najbara preĝejo;
- fino ĉirkaŭ la 17-a 30/18-a
Pli da informoj ĉi tie: http://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/rata-rend... kaj ankaŭ en la nova Ratkaptista Kuriero: http://www.esperanto.de/sites/default/files/espera... aŭ ĉe
https://www.facebook.com/events/828393653943519/
Kore invitas kaj salutas vin
Heinz

Zurück nach oben