Zum Inhalt

Mesaĝoj.

von romaĝiKvadhaŝ, 16. Oktober 2015

Beiträge: 14

Sprache: Esperanto

Frano (Profil anzeigen) 22. Oktober 2015 06:38:06

erinja:La tujmesaĝilo ĉiukaze ne portiĝus al la nova paĝaro.
Mescheryakov:Ĉu, ni povas krei peticio kaj akumulos la subskribojn kontraŭ malapero la tujmesaĝilon?
Unue oni povus krei enketon pri la tujmesaĝilo en tiu ĉi subforumo por koni opiniojn de Lernuanoj.

Mescheryakov (Profil anzeigen) 22. Oktober 2015 08:58:25

Jen kiel nin salutas en la irc-kanalo ## Esperanto ĉe irc.freenode.net: "Saluton al eternaj komencantoj, fantomoj, kaj lernu.net-aj fuĝantoj!"

Christa627 (Profil anzeigen) 22. Oktober 2015 16:15:22

Sunjo:
Christa627: Mi nur volas atentigi, ke multaj uzantoj trovas la mesaĝilon utila, kaj ĝi mankos al ni. ploro.gif
Verduloj.com havas publikan babilejon tie: babilejo.verduloj.com
Mi scias. Sed, kiel mi diris en la anglalingva fadeno, ne ĉiuj lernu-anoj konas verduloj.com. Ĉar lernu.net estas ofte la unua Esperanta retejo, de kiu oni estas membro, estas bone havi babililon ĉi tie.

Sunjo (Profil anzeigen) 22. Oktober 2015 19:59:57

Christa627:
Sunjo:
Christa627: Mi nur volas atentigi, ke multaj uzantoj trovas la mesaĝilon utila, kaj ĝi mankos al ni. ploro.gif
Verduloj.com havas publikan babilejon tie: babilejo.verduloj.com
Mi scias. Sed, kiel mi diris en la anglalingva fadeno, ne ĉiuj lernu-anoj konas verduloj.com. Ĉar lernu.net estas ofte la unua Esperanta retejo, de kiu oni estas membro, estas bone havi babililon ĉi tie.
Mi konsentas. Babili realtempe helpas lerni la lingvon kaj babilejo havas la avantaĝon ke oni tamen havas iom da tempo por uzi la vortaron. Do jes, precipe al retejo, kies celgrupo estas lernantoj, babilejo devus esti io tre utila.

Dum kelkaj jaroj mi tre aktive uzis la lernu-babilejon, kaj kvankam mi lastatempe malpli aktivis tie, dum miaj maloftaj vizitoj mi ĉiam trovis iun por babili.

Mi bedaŭris ke tiom da lernu-uzantoj, kiuj ne uzis la lernu-babilejon, forvarbis la uzantojn, kiuj serĉis babilejon, al eksteraj babilejoj (kiel IRC). Laŭ mia sperto la aliaj babilejoj ne estis pli bonaj (en komparo al la lernu-babilejo ili havis kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn). Nun mi ne plu plendas pri tio, nun mi mem senhonte varbas por verduloj.com okulumo.gif

Zurück nach oben