Al la enhavo

Ikso-ikso

de nornen, 2015-oktobro-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-oktobro-17 04:27:43

Ikso-ikso
Manvel' Ĥose' Arse

—Ne, tiu ne estas li.
—Jes, tiu ja estas li.
—Ne, tiu ne estas li. Ne eblas, ke tiu povus esti li.
—Rigardu la vakcinan cikatron.
—Ne, tiu ne estas li.
—Rigardu la kronon de la mueldento, kiun fiksis Migelo antaŭ ses monatoj.
—Ne, tiu ne estas li.
—Mi pensas, ke tiu ja estas li. Ke ĉi-foje tiu ja estas li.
—Ne, tiu ne estas li.
Kiel tiu povus esti li, se tiu ne havas okulojn.
Kiel tiu povus esti li, se tiu ne havas liajn manojn laboremajn.
Kiel tiu povus esti li, se al tiu oni fortranĉis la virsemojn.
Kiel tiu povus esti li sen lia gitaro kaj sen lia kanto,
sen tiu malmola fruntsulko antaŭ la danĝero,
sen tiu rideto dum la laboro,
sen lia voĉo elparolanta la penson,
sen lia frenezeta manio donaĉi al mi florojn.
Kiel tiu povus esti li.
Tiu ne estas li. Mi diras al vi, ke tiu ne estas li.
Mi ne volas, ke tiu estu li.

Серёга (Montri la profilon) 2015-oktobro-17 09:27:33

Sed kiu estas li?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-oktobro-17 10:32:20

Bona ideo!

Vinisus (Montri la profilon) 2015-oktobro-17 10:33:08

Ikso-X

nornen (Montri la profilon) 2015-oktobro-17 18:00:09

Серёга:Sed kiu estas li?
Ŝanje amiko aŭ la amato de la virino, kiu ne volas akcepti, ke li mortis. Tiu poemo estas el la tempo de la gerilo en Gvatemalo.

Reen al la supro