본문으로

Ikso-ikso

글쓴이: nornen, 2015년 10월 17일

글: 5

언어: Esperanto

nornen (프로필 보기) 2015년 10월 17일 오전 4:27:43

Ikso-ikso
Manvel' Ĥose' Arse

—Ne, tiu ne estas li.
—Jes, tiu ja estas li.
—Ne, tiu ne estas li. Ne eblas, ke tiu povus esti li.
—Rigardu la vakcinan cikatron.
—Ne, tiu ne estas li.
—Rigardu la kronon de la mueldento, kiun fiksis Migelo antaŭ ses monatoj.
—Ne, tiu ne estas li.
—Mi pensas, ke tiu ja estas li. Ke ĉi-foje tiu ja estas li.
—Ne, tiu ne estas li.
Kiel tiu povus esti li, se tiu ne havas okulojn.
Kiel tiu povus esti li, se tiu ne havas liajn manojn laboremajn.
Kiel tiu povus esti li, se al tiu oni fortranĉis la virsemojn.
Kiel tiu povus esti li sen lia gitaro kaj sen lia kanto,
sen tiu malmola fruntsulko antaŭ la danĝero,
sen tiu rideto dum la laboro,
sen lia voĉo elparolanta la penson,
sen lia frenezeta manio donaĉi al mi florojn.
Kiel tiu povus esti li.
Tiu ne estas li. Mi diras al vi, ke tiu ne estas li.
Mi ne volas, ke tiu estu li.

Серёга (프로필 보기) 2015년 10월 17일 오전 9:27:33

Sed kiu estas li?

Vinisus (프로필 보기) 2015년 10월 17일 오전 10:32:20

Bona ideo!

Vinisus (프로필 보기) 2015년 10월 17일 오전 10:33:08

Ikso-X

nornen (프로필 보기) 2015년 10월 17일 오후 6:00:09

Серёга:Sed kiu estas li?
Ŝanje amiko aŭ la amato de la virino, kiu ne volas akcepti, ke li mortis. Tiu poemo estas el la tempo de la gerilo en Gvatemalo.

다시 위로