Към съдържанието

Demandoj de leganta laboristo

от nornen, 17 октомври 2015

Съобщения: 1

Език: Esperanto

nornen (Покажи профила) 17 октомври 2015, 18:23:23

Demandoj de leganta laboristo
Bert Breĥt

Kiu konstruis la seppordegan Tebon?
En la libroj troviĝas la nomoj de reĝoj.
Ĉu la reĝoj altrenis la rokojn?
Kaj la plurfoje detruitan Babilonon,
kiu rekonstruis ĝin tiom da fojoj? En kiuj domoj
de la orbrilanta Limo loĝis la konstruistoj?
Kien iris je tiu nokto, kiam estis finita la Ĉina Muro,
la masonistoj? La granda Romo
estas plena je triumfarkoj. Kiu starigis ilin? Sur kiu
triumfis la Cezaroj? Ĉu la ofte prikantita Bizanco
havis nur palacojn por siaj loĝantoj? Eĉ en la legenda Atlantido
alblekis je la nokto, kiam la maro ĝin voris,
la dronantoj siajn sklavojn.

La juna Aleksandro konkeris Baraton.
Ĉu li sola?
La Cezaro venkis la Gaŭlojn.
Ĉu lin ne akompanis almenaŭ kuiristo?
Felipo la Hispana ploris, kiam lia ŝiparo
estis sinkigita. Ĉu neniu krome ploris?
Frederiko la Dua venkis en la Sepjara Milito. Kiu
venkis krom li?

Ĉiu paĝo unu venko.
Kiu kuiris la venkfestmanĝon?
Ĉiujn dek jarojn unu granda homo.
Kiu pagis la elspezojn?

Tiom da raportoj.
Tiom da demandoj.

Обратно нагоре