Skip to the content

Civitano

by nornen, October 17, 2015

Messages: 1

Language: Esperanto

nornen (User's profile) October 17, 2015, 6:55:58 PM

Civitano
Ugo Arse

Por ke vi aŭskultu min
mi silentos iom
mi konstruos
vandon
de vortoj
kaj cindro
por ĉirkaŭi
la lokon ekzaktan
kiun enloĝas via korpo
eble tiel
en la silento
vi rimarkos amo
ke mian tutan spacon
vi jam okupas
ke mi estas civitano
de via mondo
ke via nomo
estas la nomo
de mia popolo
ke vi farbis
per via haŭto
miajn solecojn
ke mi estas pli via
ol mia
kiel la maro
posedas la akvon
kiel la vento
estas farita de aero
tiel mia vivo
esas farita
de ŝtoferoj
de la via

Malvarmas sen vi
vi devas scii tion
vi mankas al mi
je tiu ĉi horo preciza
kiam la tagiĝo
alproksimiĝas al la fenestroj
kaj mi nur povas dividi
mian memoron kun mia
kapkuseno
kaj ĉio estas unu
kaj estas la sama
via foresto
mia soleco
kiel ekzilo
via voĉo kaj miaj vortoj
kiuj plimultiĝas
senutile
por klarigi
al la nokto
ke vi mankas al mi
kiel brako
kiel okulo
kiel longa
silento
farita de karesoj
kaj nostalgioj
kaj mi memoras vin
fragila kaj varmeta
antaŭ unu momento
fragila kaj varmeta
inter miaj brakoj
kaj estas vi
kiu enprizonigas min
por ridigi min
pri la universo
ĉar mi estas
civitano de via mondo
via korpo
estas mia lando
vi estas mia popolo
mi vivas en via utero
mi enloĝas vian kokson
mi marŝas kun viaj paŝoj
via hararo estas mia flago
via haŭto mia teritorio
miaj landlimoj
kaj mi estas fremdulo
for de ili
mia animo ĉirkaŭ
la via
nodiĝis
radikiĝis
por trovi
la vian
mi estas plena je vi
lumigita
enamiĝinta
blinda
kun la tuta silento
de la nokto
por doni al vi
ligita al vi
mi dormas kaj vekiĝas
sen kondiĉoj
nek mi reiras
ĉar mi estas
civitano de
via mondo
via korpo estas
mia lando
vi estas mia popolo.

Back to the top