Skip to the content

herooj aŭ teroristoj?

by adchio, October 20, 2015

Messages: 8

Language: Esperanto

adchio (User's profile) October 20, 2015, 10:36:06 AM

la siriaj ribeluloj estas konsiderataj herooj de la okcidentanoj kiam ili batalas en sirio. Sed, kial oni konsideras ilin teroristoj kiam ili revenas en siajn landojn en europo?

http://www.antena3.com/noticias/mundo/mas-5000-com...

jagr2808 (User's profile) October 20, 2015, 10:59:48 AM

Eble vi povas resumigi la artikolon, mi ne komprenas ĝin.

Kirilo81 (User's profile) October 20, 2015, 11:24:32 AM

Estas tre diversaj ribeluloj en Sirio. La Okcidento neniam subtenis la religiajn fanatikulojn, al kiuj apartenas (plejparte aŭ tute) la "militturistoj" el Eŭropo.

Lakiro (User's profile) October 20, 2015, 4:01:09 PM

Kirilo81:Estas tre diversaj ribeluloj en Sirio. La Okcidento neniam subtenis la religiajn fanatikulojn, al kiuj apartenas (plejparte aŭ tute) la "militturistoj" el Eŭropo.
Rakontu al ni pri nefanatikaj religiaj ribelantoj.
En la mondo vi estas dua homo post Obama, kiu konas nefanatikajn moderajn ribelulojn. ridulo.gif

Laŭ mi en Sirio ekzistas nur unu grupo de ribeluloj - sencerbaj, sovaĝaj, sangoavidaj, senreligiaj idiotoj, kiuj plenumas volon de la ŝejkoj de Sauda Arabio.

externalImage.png

adchio (User's profile) October 20, 2015, 4:47:14 PM

Kirilo81:Estas tre diversaj ribeluloj en Sirio. La Okcidento neniam subtenis la religiajn fanatikulojn, al kiuj apartenas (plejparte aŭ tute) la "militturistoj" el Eŭropo.
ĉu vi povas diri kiuj estas tiuj bonaj ribeluloj? ĉu ili estos ankoraŭ bonaj teroristoj kiam ili atingos vian landon?

adchio (User's profile) October 20, 2015, 4:51:09 PM

jagr2808:Eble vi povas resumigi la artikolon, mi ne komprenas ĝin.
ofte ĉi tie oni citas artikolojn en la angla kaj neniu plendas. ĉi tiu artikolo estas en la hispana, kiu estas lingvo multe pli simila al esperanto ol la anla. do estas multe pli logike citi en eo-forumo en la hispana ol en la angla. ĉu ne?
temas pri miloj da teroristoj kiuj eble revenos amase en europon, vi povas serĉi pri la temo en via propra lingvo.

Kirilo81 (User's profile) October 20, 2015, 7:54:57 PM

Nu, se vi havas emon remaĉadi la samajn asertojn mil- kaj dumilfoje, faru tion.

ustra (User's profile) October 24, 2015, 12:36:38 PM

Ili estas IS-raelaj herooj.

Back to the top