去目錄頁

Kial mafio estas senmortema?

从 Серёга, 2015年10月22日

讯息: 7

语言: Esperanto

Серёга (显示个人资料) 2015年10月22日下午7:49:16

Kial mafio estas senmortema, almenaŭ antaŭ dua veno?

1. Por vivo ne estu kiel miel'.
2. Ĉar ni peka estas. (Rigardu en spegulo)
3. Vi ne scias kie vere estas justo.
4. Ne distru de niaj aferoj.
5. Via varianto.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年10月25日下午6:35:02

Pro nekapableco imagi socion kiu funkcias sene.

Vinisus (显示个人资料) 2015年10月25日下午7:16:32

Kie troviĝas homoj, tie ne mankas perforto, nur pro tio.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年10月25日下午7:25:55

Perforto povas esti kanaligita, kiel en sporto, ekzemple.

abc_vz (显示个人资料) 2015年12月5日上午10:47:46

Ĉar ties ŝtato estas malforta kaj(aŭ) malsana.

Justpatrolo (显示个人资料) 2015年12月6日上午7:50:28

Ĉiuj homoj dividiĝas je du kategorioj:
- homoj, kiuj vivas por la socio:
- homoj, kiuj vivas por si mem.
Alivorte ekzistas homoj senutilaj por la socio, dezirantaj havi facilan vivon, uzantaj metodon de la forpreno de la mono, ne agnoskantaj iun laboron. La mafio ekzistas ĉiam kaj ĉie.
Kiam polico kaptas krimulojn, sur lian lokon venas novaj membroj de la krima sindikato. La plej interesa fenomeno estas ŝtata partopreno en la krimo. Multaj altaj policaj kaj ŝtataj figuroj ricevas mafian salajron kaj helpas al krimuloj.
Kiam ie forestas kontrolo, la mafio trovas eblecon por la parazitismo.

sergejm (显示个人资料) 2015年12月7日上午7:48:43

Estas geno de altruismo. Dank' al ĝi niaj ĉelo laboras por la tuta organismo. Iam aperas ĉeloj, kiuj volas vivi por si mem, tiam ni malsanas. Estas ĉeloj, kiuj kiel polico, trovas egoistajn ĉelojn kaj mortigas ilin.

En socia nivelo estas simile, kaj kiel geno de altruismo devas labori religio.
Se ĉiuj homoj iĝus altruistoj, estus bezontaj nek polico, nek armeo. Sed se hazarde reaperus egoistoj aŭ malamikoj, la socio estus senhelpa. Do malmulta kvanto da egistoj estas necesa. Sed pli danĝeraj estas egoistoj kiuj kasas sin kiel altruistoj.

MAFIA aperis kiel organizo por lukti konrtaŭ okupado de Italio per Francio. Ĝia nomo signifas "mortu Francio, Italio vivu". Post liberigo de Italio mafio ne volis morti kaj ŝanĝis siajn celojn.

回到上端