Přejít k obsahu

Ŝanĝo ĉe "Komunumo - Enkonduko"; ĉu signifas ion?

od uživatele Christa627 ze dne 23. října 2015

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

Christa627 (Ukázat profil) 23. října 2015 4:08:07

Kiam mi klakas la "Komunumo" butonon ĉe la supro de la paĝo, mi vidas, ke estas malpli da bildoj, ol estis antaŭe. La "Bildokartoj" ligilo mankas, kaj unu alia, mi kredas (ĉu la Tujmesaĝilo antaŭe havis ligilon tie? Mi ne memoras). Nun la ligilo al la bildokartoj estas sub "Mesaĝoj".

Do, la memevidenta demando, se konsideri la lastatempajn okazaĵojn, estas, ĉu temas pri nura rearanĝo, aŭ ĉu indikas volon malpli atentigi pri la bildokartoj, ĉar ili ne portiĝos al la nova paĝaro? Eble mi fariĝas iomete paranoja, sed certe estas komprenebla demando!

nornen (Ukázat profil) 23. října 2015 4:55:57

This is what it looked like before.

Christa627 (Ukázat profil) 23. října 2015 23:52:34

nornen:This is what it looked like before.
Ho, jes, "Renkontiĝoj". Dankon! Sed kiam mi klakas tiun ligilon, "La paĝo ne ekzistas"; eble ĝi ne sukcesis arĥiviĝi. Ne gravas; mi neniam atentis tiun ligilon antaŭe, kaj certe ne bezonas ĝin nun.

P.S. Tio ĉi estas la Esperanta forumo.

erinja (Ukázat profil) 25. října 2015 0:36:49

Oni daŭre simpligas la enhavon, forprenas paĝojn kiuj ne estas tiom bezonitaj, tiel ke tradukantoj ne traduku ilin, ĉar ili ĉiukaze ne portiĝos al la nova paĝaro. Ankaŭ forpreniĝis la paĝo pri ekzamenoj, ĉar la ekzamenoj ial ne plu funkciis, eble ili, kun sia malnova kodo, ne sukcesas funkcii en nia nova servilo.

Christa627 (Ukázat profil) 28. října 2015 3:31:29

Do, mi vidas, ke mi ne plu povas sendi bildokartojn. Kiel mi povas sendi kartojn al miaj amikoj por iliaj naskiĝtagoj, kaj por Zamenhofa Tago, nun? ploro.gif

Ĉu, en la nova paĝaro, oni povos aldoni bildojn al siaj mesaĝoj? Tiel eblus sendi bildajn mesaĝojn, sen havi apartan paĝon por traduki.

Zpět na začátek