kial la religiuloj oponas sin al la kontrolo de la homa reproduktiĝo?
от adchio, 24 октомври 2015
Съобщения: 8
Език: Esperanto
adchio (Покажи профила) 24 октомври 2015, 09:11:45
Altebrilas (Покажи профила) 25 октомври 2015, 18:30:42
yyaann (Покажи профила) 26 октомври 2015, 02:15:13
La faktoroj, kies rolo oni bone konas estas la jenaj:
- alta indico de lego-scipovo ĉe virinoj
- malalta mort-indico ĉe infanoj
- malgranda aĝ-malsameco ĉe geedzoj
- alta grado de memdecida povo ĉe virinoj
Preskaŭ ĉiuj el tiuj faktoroj postulas jam disvolviĝintan ekonomion, por financi edukadon, san-sistemon, kaj ŝtatajn mon-helpojn por garantii supervivon kaj sendependecon de maledziĝintaj patrinoj. Malaokaze, la virinoj restos en la protekta kadro -- certe dependiga -- de la tradicia familio, kiu emigas naski multajn infanojn.
Altebrilas (Покажи профила) 01 ноември 2015, 20:26:28
Tial la rolo de religioj estas proponi taŭgan moralon por ke tia situacio estu subtenebla por la homaro. Por tio, religiuloj devas esti saĝaj homoj, kaj ne fanatikuloj.
yyaann (Покажи профила) 02 ноември 2015, 02:40:47
Tamen, mia ĉefa ĉi-supra ideo estas, ke eĉ se religioj malaperus morgaŭ, la naskindicoj de disvolviĝantaj landoj ne subite malaltiĝus.
En disvolviĝantaj landoj, ofte ne ekzistas pensio. Onia ununura garantio vivi maljune estas havi multajn infanojn, kiuj zorgos pri oni kiam oni ne plu kapablos mem labori.
Pro tio, kaj aliaj socia-ekonomiaj faktoroj, kiujn mi ĉi-supre citis, mi asertas, ke religioj malmulte gravas en tiu afero. La ĉefa problemo estas mona. Nur mono ebligas eduki kaj garantii pensiojn, sendependecon kaj deca alireblon al nask-mastrumiloj.
Altebrilas (Покажи профила) 04 ноември 2015, 22:48:15
yyaann (Покажи профила) 05 ноември 2015, 04:42:37
Altebrilas:Mi konsentas kun via analizo, ke gefiloj estas kiel maljuneca asekurilo. Sed mono ne faras ĉion. Ĝi povas kreskigi inflacion, aŭ koruptadon, sen doni la garantion, ke ĝi estos trafe uzata. Prefere oni organizu la sociojn tiamaniere, ke la vivrimedoj de la maljunuloj estu efektive atingeblaj por ĉiuj.Certe prave.
Altebrilas (Покажи профила) 10 ноември 2015, 13:55:57
Tial ĉiuj tiaj demandoj devas esti pridebatitaj samtempe . Kaj oni devas unue scii, kiuj landoj estas flanke de la problemo, kaj kiuj estas flanke de la solvo.