본문으로

kial la religiuloj oponas sin al la kontrolo de la homa reproduktiĝo?

글쓴이: adchio, 2015년 10월 24일

글: 8

언어: Esperanto

adchio (프로필 보기) 2015년 10월 24일 오전 9:11:45

Estas giganta tasko de la mondo lukti por kontroli la homan reproduktiĝon, ne gravas se la pastroj, la imamoj aŭ la rabinoj oponas sin al tia kontrolo. la laikuloj devas lukti kontraŭ tiuj religiaj ideoj de senlima homa reproduktiĝo. alimaniere la reakciuloj, dekstruloj kaj religiuloj kondukos la mondon al pereo kreante senfinajn militojn, mizeron kaj senlaborecon.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 10월 25일 오후 6:30:42

Ĉar tio malmultigas obeontojn.

yyaann (프로필 보기) 2015년 10월 26일 오전 2:15:13

Oni certe atingos nenion, se oni prezentas la religion de iuj homoj kiel kontraŭendan malutilon. Cetere, la influo de religio en nask-mastruma decido estas malfacile mezurebla. Ekzemple, kial la naskindicoj de Tunizio kaj Malio, ambaŭ islam-kulturaj, estas tiel malsamaj (2,3 infanoj/virino kontraŭ 6,85)?

La faktoroj, kies rolo oni bone konas estas la jenaj:
  • alta indico de lego-scipovo ĉe virinoj
  • malalta mort-indico ĉe infanoj
  • malgranda aĝ-malsameco ĉe geedzoj
  • alta grado de memdecida povo ĉe virinoj
Tiuj faktoroj fidinde prognozas la tendencon uzi nask-mastrumilojn en disvolviĝantaj landoj.

Preskaŭ ĉiuj el tiuj faktoroj postulas jam disvolviĝintan ekonomion, por financi edukadon, san-sistemon, kaj ŝtatajn mon-helpojn por garantii supervivon kaj sendependecon de maledziĝintaj patrinoj. Malaokaze, la virinoj restos en la protekta kadro -- certe dependiga -- de la tradicia familio, kiu emigas naski multajn infanojn.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 11월 1일 오후 8:26:28

Religioj estas respektindaj, kiam ili ne estas deflankigataj pro politikaj celoj. Nun estas rimedoj por plilongigi la homan vivon, por kuraci malsanojn kaj eviti, ke infanoj amase mortu. Tio estas bona afero, sed tio ankaŭ kreas problemojn se oni ne adaptas la socion al tiu nova situacio.

Tial la rolo de religioj estas proponi taŭgan moralon por ke tia situacio estu subtenebla por la homaro. Por tio, religiuloj devas esti saĝaj homoj, kaj ne fanatikuloj.

yyaann (프로필 보기) 2015년 11월 2일 오전 2:40:47

Pri la sinteno, kiun preferinde havu la religiestroj ni esence konsentas, Altebrilas.

Tamen, mia ĉefa ĉi-supra ideo estas, ke eĉ se religioj malaperus morgaŭ, la naskindicoj de disvolviĝantaj landoj ne subite malaltiĝus.

En disvolviĝantaj landoj, ofte ne ekzistas pensio. Onia ununura garantio vivi maljune estas havi multajn infanojn, kiuj zorgos pri oni kiam oni ne plu kapablos mem labori.

Pro tio, kaj aliaj socia-ekonomiaj faktoroj, kiujn mi ĉi-supre citis, mi asertas, ke religioj malmulte gravas en tiu afero. La ĉefa problemo estas mona. Nur mono ebligas eduki kaj garantii pensiojn, sendependecon kaj deca alireblon al nask-mastrumiloj.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 11월 4일 오후 10:48:15

Mi konsentas kun via analizo, ke gefiloj estas kiel maljuneca asekurilo. Sed mono ne faras ĉion. Ĝi povas kreskigi inflacion, aŭ koruptadon, sen doni la garantion, ke ĝi estos trafe uzata. Prefere oni organizu la sociojn tiamaniere, ke la vivrimedoj de la maljunuloj estu efektive atingeblaj por ĉiuj.

yyaann (프로필 보기) 2015년 11월 5일 오전 4:42:37

Altebrilas:Mi konsentas kun via analizo, ke gefiloj estas kiel maljuneca asekurilo. Sed mono ne faras ĉion. Ĝi povas kreskigi inflacion, aŭ koruptadon, sen doni la garantion, ke ĝi estos trafe uzata. Prefere oni organizu la sociojn tiamaniere, ke la vivrimedoj de la maljunuloj estu efektive atingeblaj por ĉiuj.
Certe prave.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 11월 10일 오후 1:55:57

... kaj por fari tion, riĉaj landoj devas konsenti pri pago, kaj por tio la ricevontaj landoj devos efike lukti kontraŭ koruptado, por ke la mono ne perdiĝu, kaj por tio,...ktp.

Tial ĉiuj tiaj demandoj devas esti pridebatitaj samtempe . Kaj oni devas unue scii, kiuj landoj estas flanke de la problemo, kaj kiuj estas flanke de la solvo.

다시 위로