Al la enhavo

Sintaxa Demando

de eran1999, 2015-oktobro-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

eran1999 (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 08:27:47

Mi vidis la frazon "Vidu la kiom da lilioj en la akvo!". Ĉu tio estas gramatike korekta frazo?

frego (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 08:52:38

eran1999:Mi vidis la frazon "Vidu la kiom da lilioj en la akvo!". Ĉu tio estas gramatike korekta frazo?
Mi pensas que la frazo korektas, ĉar la vorto 'kiomo' ekzistas, kaj tamen eblas forlasi la finan vokalon de la substantivo kaj anstataŭigi ĝin je apostrofo (la 16-a regulo).

Ĝis!

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 09:02:18

La frazo estas malĝusta, estu ekz. Vidu, kiom da lilioj estas en la akvo!.

@frego
Sed oni bezonus akuzativon ĉi tie (vidu la kiomon - tre nekutima esprimo, parenteze), kiun oni ne rajtas ellasi.

frego (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 09:39:44

Kirilo81:La frazo estas malĝusta, estu ekz. Vidu, kiom da lilioj estas en la akvo!.

@frego
Sed oni bezonus akuzativon ĉi tie (vidu la kiomon - tre nekutima esprimo, parenteze), kiun oni ne rajtas ellasi.
Jes, vi pravas. Mi rimarkis poste lango.gif

amigueo (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 14:25:18

"mi rimarkas (la) kiomon ken bela ĝi estas"

"mi legis (la) dumon ken vi kuiris"

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 14:48:22

Tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas amigueo, sciu, ke ĝi* foje parolas fantazian lingvon Esperanto-similan.

*Mi uzas ĝi kiel seksneŭtralan pronomon.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-oktobro-27 15:00:18

Sintaksa Demando. Vidu kiom da lilioj troviĝas en la akvo. "Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj." Sankta Mateo 6. 28-29. Jesuo.

Reen al la supro