去目錄頁

Sintaxa Demando

eran1999, 2015年10月27日

讯息: 7

语言: Esperanto

eran1999 (显示个人资料) 2015年10月27日上午8:27:47

Mi vidis la frazon "Vidu la kiom da lilioj en la akvo!". Ĉu tio estas gramatike korekta frazo?

frego (显示个人资料) 2015年10月27日上午8:52:38

eran1999:Mi vidis la frazon "Vidu la kiom da lilioj en la akvo!". Ĉu tio estas gramatike korekta frazo?
Mi pensas que la frazo korektas, ĉar la vorto 'kiomo' ekzistas, kaj tamen eblas forlasi la finan vokalon de la substantivo kaj anstataŭigi ĝin je apostrofo (la 16-a regulo).

Ĝis!

Kirilo81 (显示个人资料) 2015年10月27日上午9:02:18

La frazo estas malĝusta, estu ekz. Vidu, kiom da lilioj estas en la akvo!.

@frego
Sed oni bezonus akuzativon ĉi tie (vidu la kiomon - tre nekutima esprimo, parenteze), kiun oni ne rajtas ellasi.

frego (显示个人资料) 2015年10月27日上午9:39:44

Kirilo81:La frazo estas malĝusta, estu ekz. Vidu, kiom da lilioj estas en la akvo!.

@frego
Sed oni bezonus akuzativon ĉi tie (vidu la kiomon - tre nekutima esprimo, parenteze), kiun oni ne rajtas ellasi.
Jes, vi pravas. Mi rimarkis poste lango.gif

amigueo (显示个人资料) 2015年10月27日下午2:25:18

"mi rimarkas (la) kiomon ken bela ĝi estas"

"mi legis (la) dumon ken vi kuiris"

Kirilo81 (显示个人资料) 2015年10月27日下午2:48:22

Tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas amigueo, sciu, ke ĝi* foje parolas fantazian lingvon Esperanto-similan.

*Mi uzas ĝi kiel seksneŭtralan pronomon.

Vinisus (显示个人资料) 2015年10月27日下午3:00:18

Sintaksa Demando. Vidu kiom da lilioj troviĝas en la akvo. "Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj." Sankta Mateo 6. 28-29. Jesuo.

回到上端