去目錄頁

Loĵbana Modoj

Bruso, 2015年10月28日

讯息: 14

语言: Esperanto

Christa627 (显示个人资料) 2015年11月8日下午3:52:39

coderiferous:
Christa627:coi ridulo.gif

Mi ŝatas uzi la cirilan alfabeton, ĉar ĝi belas. Do, mi ofte skribas ne nur Loĵbanon, sed ankaŭ Esperanton kaj Tokiponon, per ĝi. Bedaŭrinde ĝi ne taŭgas por la angla malgajo.gif.
Kiel vi uzas la cirilan por skribi Esperanton?
Чи тиел. Бедауриде ми йа хавас проблемойн при "h", "ĝ", кай "ŭ". (Ĉi tiel. Bedaŭrinde mi ja havas problemojn pri "h", "ĝ", kaj "ŭ" ).

Iuj miaj cirilemaj amikoj havas literojn por tiuj sonoj, sed mi havas nur rusan klavaron.

bdlingle (显示个人资料) 2016年2月29日上午2:57:58

Jen ligilo, kiu eksplikas kiel vi povas uzi cirilan alfabeton! ridulo.gif

Junpe (显示个人资料) 2016年3月3日上午3:31:21

Malavantaĝoj de Askio kaj latina alfabeto laŭ mi estas:

Iuj literoj similas unu al la alia, ekzemple "i" kaj "j" (esperante ankaŭ la sonoj de tiuj literoj similas unu al la alia, sed loĵbane "j" estas uzata por la sono "ĵ" ).

Teksto okupas grandan spacon, speciale kiam oni uzas spacetojn inter ĉiuj vortoj. (Kiam oni uzas Tviteron, estas tre malfacile esprimi per 140 signoj aŭ malpli, se oni uzas multajn spacetojn.)

nornen (显示个人资料) 2016年3月3日上午4:05:03

Junpe:Iuj literoj similas unu al la alia, ekzemple "i" kaj "j" (esperante ankaŭ la sonoj de tiuj literoj similas unu al la alia, sed loĵbane "j" estas uzata por la sono "ĵ" ).
Ankaŭ en aliaj skribsistemoj estas tiu ĉi problemo. Ekzemple la vortoj 土 kaj 士 aspektas sufiĉe similaj. Ankaŭ 値 kaj 価 kaj skribe kaj sone similas sufiĉe.

Junpe:Teksto okupas grandan spacon, speciale kiam oni uzas spacetojn inter ĉiuj vortoj. (Kiam oni uzas Tviteron, estas tre malfacile esprimi per 140 signoj aŭ malpli, se oni uzas multajn spacetojn.)
Sendube ju pli informaĵojn enhavas ĉiu skribsimbolo, des pli informaĵojn mi povas transdoni per 140 skribsimboloj. "Mi volas trinki teon" (20 simboloj) = "茶を飲みたい" (6 simboloj). Tamen kodigite laŭ utf-8 la malsameco malpligrandiĝas: 20 ktr 18 bitokoj.

回到上端