Į turinį

La rusa kulturo kaj la japana socio

Demian, 2015 m. spalis 29 d.

Žinutės: 2

Kalba: Esperanto

Demian (Rodyti profilį) 2015 m. spalis 29 d. 07:39:45

Hodiaŭ mi trovis eseon pri influo de rusa literaturo sur japana socio. La tuta eseo legeblas Esperante sur tiu ĉi retejo.

Al mi, tre plaĉis kaj mirigis la pensoŝanĝiĝon de verkisto kaj tradukisto Futabatei SHIMEI. Jen estas ĉerpitaj frazoj el la eseo pri li: La rilatoj de Futabatei Shimei al la rusa literaturo estis tre simbola. Kiam li estis juna knabo li decidis fariĝi soldato por batali kontraŭ rusoj. Tri foje li malsukcesis pasi ekzamenojn ĉe militlernejo kaj tiam li decidis iri sian propran vojon. Li eniris la ruslingvan fakon de la Tokia lernejo de fremdaj lingvoj. Li celis ellerni la lingvon de la ebla estonta malamiko kaj fariĝi militisto-interpretisto. Sed la nomo de Futabatei fariĝis konata ne pro lia militista kariero, sed en la japanan historion li eniris kiel literatur-verkisto. Tian decidan paŝon li faris dank’al la rusa literaturo kiun li tre bone konis kaj lerte tradukis en la japanan.

Ĉu la ŝanĝiĝo de pensoj de SHIMEI montras, ke legado de fremda literaturo povas kreskigi amikecon inter nacioj? Mi pensas, ke jes.

Ĝojan legadon.

Frano (Rodyti profilį) 2015 m. spalis 29 d. 11:29:56

Vasilij Eroŝenko rusa esperantisto, ukraino laŭ deveno (laŭ patro), verkisto, lingvisto kaj pedagogo.
externalImage.pngLi esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910. Malgraŭ sia blindeco ekde la 4-a jaraĝo li multe vojaĝis tra la mondo helpe de Esperanto. En aprilo de 1914 Eroŝenko venis en Japanion kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio, aŭdinte, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per tiu ĉi metio...

externalImage.pngexternalImage.png
En 1916 li literature debutis en la japana ĵurnalo de Tokio-a lernejo por blinduloj. Japane ankaŭ estis eldonitaj tri liaj libroj (1921-1924). En 1959-1961 en Japanio oni eldonis tri volumojn de liaj verkoj, kaj poste - serion de ses libretoj en Esperanto (1979-1996). En 1956 Ichiro Takasuhi eldonis la monografion "La blinda poeto Eroŝenko." Eroŝenko portreto pentrita de japana artisto Tsuneo Nakamura estas unu el la plej famaj ekspoziciaĵoj de la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Tokio.

Atgal į pradžią