Al la enhavo

Anglismas "Kion vi faras estas grava.", aŭ ĝustas?

de noureddin, 2015-oktobro-31

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

noureddin (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 09:51:21

Saluton!

Ĉu la frazo "Kion vi faras estas grava." estas anglisma aŭ ĝusta?
Ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi estas anglisma.

Dankon!

sudanglo (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 12:01:28

Eble, por traduki What you do is important, mi preferus Gravas, kion vi faras, sed mi ne trovas nete erara Kion vi faras, estas grava.

Insisti ke oni ne rajtas ellasi 'tio' ŝajnas al mi iom tro severa.

Ĉu vi ne dirus ekz:

Kion mi volas, estas taso da kafo
Kion mi volas, estas, ke vi silentu

Ĉu vi nature antaŭ-irigus 'tio'?

Tamen mi estas denaska anglalingvano.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 12:13:29

La frazo estas tuta bona Esperanto, tiaj strukturoj ekzistas ne nur en la angla.
Oni povas, se oni volas, ĉiam aldoni klarigan tio en la ĉeffrazo: Tio, kion vi faras, estas bona.

akueck (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 16:30:14

noureddin:
Ĉu la frazo "Kion vi faras estas grava." estas anglisma aŭ ĝusta?
En la Fundamento mi ne trovis modelon. Tial mi konsultis la Tekstaron lau la Zamenhofa lingvo-uzo kaj trovis interalie:

"Kion la patro faras, estas chiam ghusta" (en: Fabelo de Andersen).

Do via frazo estas ghusta.

(Antaue mi ne estis certa, chu post "grav'" estu a- au e-finajho. Chi lasta devas esti okaze de subfrazo kun "ke" au "se".)

noureddin (Montri la profilon) 2015-novembro-01 13:52:21

Do, tiu frazo estas ĝusta. Dankon! ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-novembro-01 19:51:25

Laŭ mia kompreno, ambaŭ frazoj estas ĝustaj, sed ne havas la saman signifon.

tio, kion vi faras = la agoj, kiujn vi faras (kion: relativa pronomo)

kion vi faras = la informo respondante al la demando "kion vi faras?" (kion: demanda pronomo)

ekz:
Kion vi faras estas grava demando.
Kion vi faras interesas viajn scivolemajn najbarojn, sed tio, kion vi faras ne plaĉas al viaj gepatroj.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-novembro-01 21:18:40

tio estas ĝusta
tio, kion vi faras, estas ĝusta.

Reen al la supro