去目錄頁

Kion signifas "raŭmismo"?

Daisy454, 2015年10月31日

讯息: 12

语言: Esperanto

Daisy454 (显示个人资料) 2015年10月31日下午9:25:00

Mi serĉis sed ne trovis...dankon!

fcovitor (显示个人资料) 2015年10月31日下午10:19:37

Tie vi povos legi pri tio, kion tiu vorto signifas:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ra%C5%ADmismo

Daisy454 (显示个人资料) 2015年10月31日下午11:30:06

Ho, mi nur pensis pri vortaroj kaj ne pri vikipedio...kiel stultege...dankon!

Тerurĉjo (显示个人资料) 2015年11月1日下午9:19:36

finvenkistoj kaj raŭmistoj estas malamikoj

sudanglo (显示个人资料) 2015年11月2日下午12:14:30

Tio, kion vi devas kompreni pri Raŭmistoj estas, ke en ties filozofio la fina venko estas konsiderata nula afero. Ili argumentas ke la rolo de Esperantisto estas nur kuratoro de la lingvo kaj la kulturo.

Ĉiuj klopodoj varbi novajn parolantojn cele la finan venkon estas vanaj.

Efektive, Raŭmiso estas iaspeca defetismo.

bartlett22183 (显示个人资料) 2015年11月3日下午6:22:39

Eble, kaj Raŭmismo kaj Finvenkismo estas ambaŭ esprimoj de la spirito de Esperanto. Mi estas finvenkisto je kelka lingvo kiel internacia lingvo (ĉu Esperanto, ĉu alia lingvo), sed mi konfesas, ke Raŭmismo povas esti valida esprimo.

lagtendisto (显示个人资料) 2015年11月3日下午9:32:30

Vidu filmo Kio estos, estos. Pro tio, ideo de raŭmismo aperis.

Evildea ankaŭ priparolis tion aferon.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年11月12日下午1:17:42

sudanglo:

Efektive, Raŭmiso estas iaspeca defetismo.
Ne nepre. Oni povas opinii, ke ekzemplo estas pli efika ol argumentoj por varbado. Se oni ĝuas esperantan vivon, kaj videbligas tion al aliaj homoj, ili emos eniri la movadon por travivi la samon.

Miland (显示个人资料) 2015年11月12日下午1:37:37

Raumismo signifas malkredon pri la Fina Venko.

le_chaz (显示个人资料) 2015年11月26日上午7:04:55

Oni oftege miskomprenas, ke raŭmismo neglektas varbadon kaj ne interesiĝas pri la disvolvado de Esperanto – sed tute ne estas tiel. Raŭmismo nur favoras alian vojon, konsiderante ke la "fina venko" ne estas celo per si.

回到上端