讯息: 10
语言: Esperanto
Miland (显示个人资料) 2008年2月16日上午9:40:11
Amikoj
Usona kabeinto atakis Esperanton, dirante ke ĉe la UK en Beijing en 2004 estis Ĉina-parolantoj, kiuj studis E-on kaj la anglan egale longatempe, kaj (laŭ li) ili povis paroli komforte en la anglan sed trovis multe da malfacilaĵojn en E-o! Mi dubas, sed plaĉus al mi eltrovi viajn opiniojn. Kiel vi respondus tian kabeinton? Mi bonvenus viajn respondojn en la ĉina, japana kaj koreia-parolantaj forumoj en E-o (ĉar mi ne scias ĉi tiujn lingvojn). Estos por vi bona ekzerco uzi la internacian lingvon, ĉu ne!
novatago (显示个人资料) 2008年2月16日下午3:04:38
Jen ligiloj de la Ĉina Esperanto Ligo, Korea Asocio, Japana Esperanto-Instituto, Federacio Esperanto de Barato kaj mi ne volas serĉi pli sed versajne se vi serĉas iom vi trovos retpoŝtajn adresojn de azianoj esperantistaj.
Ĝis, Novatago.
Miland (显示个人资料) 2008年2月16日下午4:57:12
Miland (显示个人资料) 2008年2月17日上午1:39:11
novatago (显示个人资料) 2008年2月17日上午10:34:36
Miland:Kiel mi diris - bezonitaj retpoŝtadreso ne estas trovebla de la Koreia retpaĝaro. Ne tiel necesas nun, ĉar mi ankoraŭ diris al aliaj Azianaj retpoŝtadresoj.Mi ne komprenas vin. Mi trovis forumon korean en tiu retpaĝo (eĉ mi diris la sekcion kie ĝi estas trovebla) se vi ne necesas ĝin, tio estas bone. Sed per forumo vi povus atingi al pli homoj. Nur koreanoj vizitas tiun forumo ne kiel tie ĉi (vi jam vidis kiom da respondoj atingis vi, almenaŭ ĝis nun). Se ankoraŭ vi volas retpoŝtadreson de la korea instruisto, kiu instruas ĉe la Seula Kulturcentro, vi povos trovi ĝin ĉe http://www.esperanto.co.kr/prezento.htm (ĝi estas tie, serĉu ĝin).
Ĝis, Novatago.
Miland (显示个人资料) 2008年2月17日上午11:04:33
novatago: vi povos trovi ĝin ĉe http://www.esperanto.co.kr/prezento.htmJes, mi trovis repoŝtadreson tie ĝin kaj skribis lin - dankon.
Maldormemo (显示个人资料) 2008年2月20日上午11:09:16
mi interesiĝas pri la respondo. Ĉu vi publikos ĝin ĉi-tie Miland?
Amike Tomio
Miland (显示个人资料) 2008年2月20日下午12:21:56
Miland (显示个人资料) 2008年2月20日下午1:23:56
Saluton, Tomio. Mi ja ricevis respondon de Koreiano, kaj publikis ĝi en la angla-parolanta forumo (kun traduko), sed por via konveno, jen ĝi denove:
Laŭ mia kompreno kaj sperto, mi ne povas konsenti je lia aserto, ke Esperanto estas pli malfacila ol angla lingvo. Ĉiuj miaj lernantoj en Koreio samopinias, ke Esperanto estas pli facila kaj logika* ol angla lingvo. Probable, tiu kabeinto havas unikan sperton aŭ antaŭjuĝon.
* mi korektis rogika
Se via unua lingvo estas Azia, ĉu vi havas opinion pri ĉi tiu temo?