К содержанию

Relativfrazoj en la malantaŭejo (Nachfeld)

от nornen, 2 ноября 2015 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

nornen (Показать профиль) 2 ноября 2015 г., 0:25:34

A. Enŝovo en Posedkonstruaĵon, semantike unusenca

Hieraŭ mi legis libron de via patro. La libro temas pri historio.

a) La libro, kiun mi legis hieraŭ, de via patro temas pri historio.
b) La libro de via patro, kiun mi legis hieraŭ, temas pri historio.

Kiu ordo el (a) kaj (b)[1] ŝajnas al vi pli natura kaj pli komprenebla?

.

B. Enŝovo en Posedkonstruaĵon, semantike dusenca

Hieraŭ mi ekkonis amikon el via patro. Mi jam antaŭe konadis vian patron. Tiu amiko de via patro estas kuiristo.

a) La amiko, kiun mi ekkonis hieraŭ, de via patro estas kuiristo.
b) La amiko de via patro, kiun mi ekkonis hieraŭ, estas kuiristo.

Kiu ordo el (a) kaj (b)[1] ŝajnas al vi pli natura kaj pli komprenebla? Memoru, ke mi ekkonis la amikon kaj jam antaŭe konadis vian patron.

.

C. Forŝovo al la Nachfeld, semantike unusenca

Hieraŭ mi legis libron en la librejo. Ĝi temas pri historio.

a) Hieraŭ mi legis libron en la librejo, kiu temas pri historio.
b) Hieraŭ mi legis libron, kiu temas pri historio, en la librejo.

Kiu ordo el (a) kaj (b)[1] ŝajnas al vi pli natura kaj pli komprenebla?

----
[1] Mi scias, ke ekzistas pli da ordoj, tamen la demando nur rilatas tiujn ĉi du.

sergejm (Показать профиль) 2 ноября 2015 г., 5:14:03

A.b) kaj B.b) estas kompreneblaj. Kvankam "de" estas multsignifa: la libro de via patro povas esti aŭ aĉetita, aŭ skribita, aŭ io-alia-ita, de via patro.
Kion vi volas esprimi en A.a) kaj B.a), metante "de via patro" tro malproksime de "libro" kaj "amiko" respektive, mi ne komprenas. Same mi ne komprenas, kial vi uzas "el" en "amiko el via patro" en B.

NB: en "X de Y de Z" la ordo estas fiksita, ŝanĝi la ordo estas ŝanĝi la sencon.

En C.b) "en la librejo" indikas lokon de la legado, ne lokon, kie la libro estis tenata.
En C.a) oni povus pensi, ke "kiu" rilatas al "librejo", ne al "libro". Ni komprenas, ke ĝi rilatas al libro, ĉar esprimo "libro temas pri historio" estas pli kutimas ol "librejo temas pri historio" (ĉi tio povus signifi ke ĉiuj libroj en la librejo temas pri historio).

Kirilo81 (Показать профиль) 2 ноября 2015 г., 8:56:53

Mi ne povas akcepti Aa) kaj Ba), ĉar poseda atributo kun de ne povas disiĝi de sia posedaĵo per io ajn (krom adjektiva atributo de la posedaĵo).

Mi povas akcepti kaj Ca) kaj Cb), sed la unua sentigas multe pli eleganta, mi evitus Cb).

dbob (Показать профиль) 2 ноября 2015 г., 9:52:38

A.b)
B.b)
C.a) 1e
C.b) 2e

sudanglo (Показать профиль) 2 ноября 2015 г., 11:42:35

La signifo de frazo estas determinata ne nur de gramatika strukturo, sed ankaŭ de kio estas verŝajna.

Tiel, oni interpretus:

La libro de via patro, kiun mi legis hieraŭ, temas pri historio

en la signifo ke la libron oni legis kaj tiu temas pri historio. Oni ne legas patrojn.

En la paralela frazo

La amiko de via fratino, kiun mi renkontis hieraŭ, invitis min,

la 'kiun' povus referenci la fratinon, (ekz. tiu fratino via kiun mi renkontis) sed ankaŭ povus referenci la amikon. La konteksto determinus kio estas plej verŝajna.

Eĉ frazo ne tre eleganta kiel:

La libro, kiun mi legis hieraŭ, de via patro, temas pri historio

povus esti komprenata, pro verŝajno. Do, kvazau cetere - tiu libro kiun donis al mi via patro.

Наверх