לתוכן העניינים

mallongigoj de kompasdirektoj?

של makis, 5 בנובמבר 2015

הודעות: 10

שפה: Esperanto

makis (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2015, 00:36:09

Ĉu estas normo pri la uzo de la mallongigoj?

Vikipedio havas:

Nordoriento (Nor)
Sudoriento (Sor)
Sudokcidento (Sok)
Nordokcidento (Nok)

Sed kio pri nordo, sudo, ktp?

nornen (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2015, 01:44:41

Laŭ vortaro.net:

okcidento = uesto = U
oriento = eosto = E
nordo = N
sudo = S

nord-eosto (NE), nord-uesto (NU), sud-eosto (SE), sud-uesto (SU)

La restantaj povus esti (sen esti trovinta ilin en la vortaro): NNU, UNU, USU, SSU, SSE, ESE, ENE, NNE

Altebrilas (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2015, 13:49:18

Ĉiuj mondaj maristoj estas alkutimiĝintaj al kompasoj kun NSEW. Mi dubas ke, eĉ post eventuala fina venko, oni redesegnu tiujn ilojn. Ni do pluuzu tion, kio jam estas internacia.

Krom tio, la litero "O" estas konfuza por internacia uzo (Ouest/ Öst / oriento / Okcidento), kaj plurlieraj mallongigoj estas peza solvo.

dobri (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2015, 15:24:06

Ĉar la litero "W" ne ekzistas en Esperanto, tial ĝi estis anstataŭita per "U". Do "NSEU" estas bone komprenebla.

opalo (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2015, 17:17:09

La literoj reprezentas "ŭokcidento" kaj "eriento". ridulo.gif

akueck (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2015, 18:48:51

makis:Ĉu estas normo pri la uzo de la mallongigoj?

Vikipedio havas:

Nordoriento (Nor)
Sudoriento (Sor)
Sudokcidento (Sok)
Nordokcidento (Nok)

Sed kio pri nordo, sudo, ktp?
En la normo de Esperanto mi ne trovis ion pri tio. Mi tamen vidis praktikajn elturnighojn en la Jarlibro 2015 de UEA, p. 141: Tie estas skribitaj "N/Ok" kaj "S/Ok". El tio chi mi konkludas jenajn mallongigojn:

nordo, norde: "N"; sudo, sude: "S"; oriento, oriente: "Or"; okcidento, okcidente: "Ok"; nord-okcidento, nord-okcidente: "N/Ok" k. c.

La formoj "eost'" sinonime al "orient'" kaj "uest" sinonime al "okcident" estas formoj novaj al la respektivaj formoj Fundamentaj kaj miascie ghis nun ne oficiale aprobitaj de autoritata centra institucio. Tial ili estas evidentaj.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2015, 12:55:52

Ĉu vi vere opinias, ke eĉ en la optimisma hipotezo ke la fina venko finfine okazus, kaj ke oni agnoskus esperanton kiel la plej bona lingvo, oni ŝanĝos la dizajnon de aparatoj jam uzataj de miliardoj da homoj, nur omaĝe al la kvalitoj de nia lingvo?

Ĉu oni represos la Eu(ŭ)ro-biletojn, refabrikos monerojn nur por aldoni hoketon super la "u", nur pro tio ke manpleno da esperantistoj iam decidis ke, kvankam ĉiuj latinalfabetaj landoj adoptis la skribo "Euro", la nomo de la mono devas nepre esti la komenco de "Eŭropo"?

Kompreneble, en tia hipotzo, esperanto estus taksata kiel plej klara lingvo, kaj la unueco de la komunumo taksata kiel plej grava afero. Sed mi tamen dubas ke la plejmulto de la homaro konkludus, ke tia ŝanĝo estos nepra por eviti konfuzi Euron kun aliaj monoj.

akueck (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2015, 16:02:06

Altebrilas:Ĉu vi vere opinias, ke eĉ en la optimisma hipotezo ke la fina venko finfine okazus, kaj ke oni agnoskus esperanton kiel la plej bona lingvo, oni ŝanĝos la dizajnon de aparatoj jam uzataj de miliardoj da homoj, nur omaĝe al la kvalitoj de nia lingvo?
Via premiso estas iom kontraudira: Unuflanke vi deiras de okazinta fina venko, aliflanke vi endubigas certajn shanghojn. Nu, se tiaj shanghoj ne estos farataj, la fina venko ne estos okazinta.

Cetere: Ankau multaj normoj devos esti tradukataj en Esperanton.

Altebrilas:Ĉu oni represos la Eu(ŭ)ro-biletojn, refabrikos monerojn nur por aldoni hoketon super la "u", nur pro tio ke manpleno da esperantistoj iam decidis ke, kvankam ĉiuj latinalfabetaj landoj adoptis la skribo "Euro", la nomo de la mono devas nepre esti la komenco de "Eŭropo"?
La vorto "Euro" jam estas Esperanta (h-sistemo) ridulo.gif

raffadalbo (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2015, 09:22:03

akueck:
Altebrilas:Ĉu vi vere opinias, ke eĉ en la optimisma hipotezo ke la fina venko finfine okazus, kaj ke oni agnoskus esperanton kiel la plej bona lingvo, oni ŝanĝos la dizajnon de aparatoj jam uzataj de miliardoj da homoj, nur omaĝe al la kvalitoj de nia lingvo?
Via premiso estas iom kontraudira: Unuflanke vi deiras de okazinta fina venko, aliflanke vi endubigas certajn shanghojn. Nu, se tiaj shanghoj ne estos farataj, la fina venko ne estos okazinta.
+1

Aldone, ĉu vere estas nur du eblecoj: uzi N,S,E,W aŭ tutsimple ŝanĝi ilin per aliaj literoj?

Ĉi tie vi povas vidi kompason (rusan) kie la nordo estas... nombro! Estas pli precise mezuri la angulon de la nordo: 90° estas Oriento, 180° estas Sudo, 45° estas Nord-oriento, kaj 27° estas direkto malfacile montrebla per literoj.

Jam ekzistas en Okcidento kompasoj montrantaj grandajn nombrojn (angulojn) kaj malgrandajn literojn (jen ekzemplo).

Kompreneble, ni ne scias kio okazos en la estonteco: ni ne certas ke oni anstataŭos NSEW per nombroj kaj ne ni certas ke la malo okazos. Sed oni povas ja ŝanĝi; la ĉefa demando estas nur ĉu oni volos. ridulo.gif

sergejm (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2015, 11:38:02

raffadalbo:Ĉi tie vi povas vidi kompason (rusan) kie la nordo estas... nombro! Estas pli precise mezuri la angulon de la nordo: 90° estas Oriento, 180° estas Sudo, 45° estas Nord-oriento, kaj 27° estas direkto malfacile montrebla per literoj.
Vi iom eraras. Sudo, Oksidento kaj Oriento estas markitaj per rusaj literoj Ю, З, В. Nordo estas markita per linio, lumanta en mallumo, same kiel norda pinto de la nadlo.

לראש הדף