Al la enhavo

Kio estas Edward Joseph Snowden?

de Серёга, 2015-novembro-09

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2015-novembro-12 19:47:52

Altebrilas:Mi ne komprenas: se Snowden estus aktoro laboranta por la CIA, kial li fuĝis en landon kies sekretservoj kapablas eltrovi tion?
Simple sciu la jenan:
Politiko estas teatro enscenigita de psikopatiaj riĉuloj por la amasoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-novembro-13 11:33:38

ustra:
Серёга:Se estas Snowden aktoro tiam por kia diablo CIA komencis kapti lin tiel freneze, eĉ faris majdano en Ukrainio.
Se Snowden estus aŭtenta, li verŝajne jam ne plu vivus. Estas tiom simple.

Rilate Ukrainion, mi pensas, ke la vera celo estas malstabiligi Eŭropon kaj ĉefe Germanion, ĉar ĝi estas la ekonomia koro de Eŭropo. Tiun tezon subtenas la fakto, ke por ĉiu estis klara, ke Ukrainio estas tute bankrota ŝtato. Do Eŭropo devas pagi por Ukrainio kaj Germanio estas la ĉefa paganto. Poste Usono devigis Eŭropon al idiotaj sankcioj kontraŭ Rusio. Kaj kies ekonomio trafas tiu aranĝo? Ĉefe la germanan! Aktuale aperis la tute absurda skandalo pri Volkswagen. La konsekvenco de tiu afero estos, ke ili devos pagi absurdajn sumojn. La germana ŝtato posedas partojn de la konzerno Volkswagen… Kaj fine la nuna invado de Eŭropo kaj denove estas Germanio la ĉefa celo.
Kia felicaĵo, ke Germanio havas iaman komunistinon kiel kancelierinon, kiu ebligas ĉion…
Mi konsentas

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-novembro-14 18:38:14

Mi tute ne komprenas kion faras kiu por kio. Se la celo ne estas impliki la aferon tiel nebule ke oni rezignu pri kompreno, bonvolu pli simple klarigi.

ustra (Montri la profilon) 2015-novembro-15 09:32:20

Altebrilas:Mi tute ne komprenas kion faras kiu por kio. Se la celo ne estas impliki la aferon tiel nebule ke oni rezignu pri kompreno, bonvolu pli simple klarigi.
Per Snowden/Greenwald la potenculoj nun kontrolas la „sekretajn dokumentojn” respektive la publikigojn de tiuj dokumentoj. Kompreneble ili publikigas nur, kion oni jam scias, dum veraj informaĵoj de veraj alarmintoj ne atingas la amasojn. Krome, ili povas publikigi tre utilajn informaĵojn kiam ajn ili volas kaj bezonas ekz. por misfamigi aŭ ĉantaĝi nekonformistojn.
Webster Tarpley tre trafe resumas aferon kiam li demandas, kial la amasoj da sekretaj dokumentoj ne kaŭzis, ke almenaŭ unu politikisto el Usono, Britio aŭ Israelo perdis sian postenon? Fakte, pri Israelo la dokumentoj rakontas absolute nenion. Kia hazardo…

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-novembro-15 17:13:39

Kiu estas "la potenculoj"
Kio estas en la "sekretaj dokumentoj", kaj kiel oni povas scii tion, se ili estas sekretaj?
Kiel oni povas scii, ke ili rakontas nenion pri iu temo, se oni ne legis ĉiujn?

ustra (Montri la profilon) 2015-novembro-15 17:42:41

Altebrilas:Kiu estas "la potenculoj"
Tiuj, kiuj regas la politikistojn. Woodrow Wilson vortigis tion tiel:

externalImage.png

Altebrilas:Kio estas en la "sekretaj dokumentoj", kaj kiel oni povas scii tion, se ili estas sekretaj?
Mi jam skribis, ke Snowden eksponis neniun sekretojn, sed nur kion oni jam scias. Estas la amasoj, kiuj kredas tiun teatron.

Altebrilas:Kiel oni povas scii, ke ili rakontas nenion pri iu temo, se oni ne legis ĉiujn?
Kaj viaopinie kial Greenwald publikigas nenion novan? Kial li ne legis kaj publikigis verajn novaĵojn? Kial li havas nenion pri krimuloj kiel Bush, Blair aŭ Sarkozy?

lagtendisto (Montri la profilon) 2015-novembro-17 21:55:47

IPv6 estas inventita por konektu homaro unika kun iu profetejo.

Reen al la supro