Al la enhavo

Traduko de vjetnama bel-skribaĵo

de yyaann, 2015-novembro-19

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2015-novembro-19 03:55:12

Amikoj, kiu bonvole povus eperantigi la ĉi-ligita bel-skribaĵo vjetnama? Mi tre ŝatas ĉi tiun verkaĵon kaj plaĉus al mi koni ties signifon.

Antaŭdankon.

yyaann (Montri la profilon) 2015-novembro-21 06:58:02

Oni jam diris al mi la signifon aliloke. La belskibaĵo temas pri familio, grava idealo de la vjetnama kulturo. Jen pli malpli la ideo esprimata:

Dankemo al gepatroj.

Ne ebkas kalkuli, kiom da akvo estas en maro.
Kion patrino por oni faras, tio ne mezureblas per la tuta akvo de la maro.

Ne eblas vidi, kie finiĝas la ĉielo.
Kion patro por oni faras, tio iras preter la limon de la ĉielo.


Se vi havas ideon por pli poezie traduki, ne hezitu proponi.

Bruso (Montri la profilon) 2015-novembro-24 13:24:19

Mi ŝatas la vjetnaman tradicion de belskribado en chữ Quốc ngữ (latina alfabeto).

Tamen estas triste ke ili forlasis la belegan Chữ Nôm (ĉinaj signoj) ortografion:

Chữ Nôm

yyaann (Montri la profilon) 2015-novembro-26 15:26:01

Bruso:Mi ŝatas la vjetnaman tradicion de belskribado en chữ Quốc ngữ (latina alfabeto).

Tamen estas triste ke ili forlasis la belegan Chữ Nôm (ĉinaj signoj) ortografion:

Chữ Nôm
Mi komprenas vian vidpunkton. Tamen, mi pensas, ke danke al la latina aboco, la vjetnamanoj inventis tute originalan belskribadon en Azio. Se ili konservus la ĉinajn signojn, estus malpli da diferencoj inter la vjetnama kaj ĉina stiloj.

Plie, la adopto de la latina alfabeto samtempas kun la skrib-scipoviĝo de la vjetnama popolo. Fakte la unua parte ebligis la duan. Tiu skrib-sistemo estas do grava en la historio kaj la koroj de la vjetnamanoj.

Bruso (Montri la profilon) 2015-novembro-27 02:24:08

yyaann:la adopto de la latina alfabeto samtempas kun la skrib-scipoviĝo de la vjetnama popolo. Fakte la unua parte ebligis la duan.
Kial? Japanio kaj Ĉinio havas altan proporcion de alfabeteco, ĉu ne?

Reen al la supro