Ke daftar isi

Traduko de kanto

dari T0M0, 19 November 2015

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

T0M0 (Tunjukkan profil) 19 November 2015 12.53.57

Saluton,

mi tradukis germanan (rep-)kanton kaj bezonas helpon trovi erarojn kaj traduki kelkajn frazojn aŭ vortojn. Kompreneble ankaŭ personoj, kiuj ne parolas la germanan, povas helpi trovi esperantajn erarojn ridulo.gif

La kanto estas de Alligatoah kaj nomiĝas Lass liegen
Alligatoah - Lasu kuŝi (Lass liegen)

[Strofo:]
Mi iras en arbaron kaj lasas kuŝi tion, kio falas el mian pantalonon
Pakon da [BiFi], bateriojn kaj plutonion
Ĉu multekosta Kobe-bovo, ĉu novnaskita infano
Ĉio, kio iam tuŝis la grundon estas malgrava kaj fetoras
Mi preferas lasi ĝin kuŝi, prefere novajn varojn ol konservi
Nur kiam mi butikumas mi nun devas porti gasmaskon
Prefere mi kuŝas sur la greso, freŝigante la menson, freŝigante la pulmon
Ĝis mi rimarkas, mi kuŝas sur trempitaj cigaredostumpoj
Ĉu vi ne aŭdas la birdon kanti, ĝi [pepas/kantetas?] laŭdantajn himnojn
Je lagoj, en kiuj eĉ la fiŝoj naĝas supre
Ĉu vi ne aŭdas la belan mevon apud la olefabriko
Mi ŝatus kompreni, kion ĝi diras - "Mortigu min!"

[Refreno:]
Se la porcelano falas en la sablon kaj malpuriĝas
Lasu kuŝi, lasu kuŝi
Se la rostita pando ne bongustas al vi
Lasu kuŝi, lasu kuŝi
Hodiaŭ matene vekis min tanko
Ni kuŝu, ni kuŝu, ni kuŝu, ni restu kuŝi
Sube estis viro, kiu etendas sian manon al ni
Sed ni ne havas spacon por oferi, lasu kuŝi

[Strofo:]
Kun tiaj malmultekostaĵoj ne necesas treni miajn aĵojn
Post mia pikniko kun fritiloj kaj masaĝbrakseĝoj
Oni povas lokalizi min per la spuro de malplenaj plastaj sakoj
Ĝi kondukas al [Media Markt], mi aĉetas la rubon de morgaŭ
Kaj lasas ĝin kuŝi, ĉar mi preferas iri en la plaĝhotelon
Vidu, Jutta, tie naĝas nia malnova ondoforno
Eĉ se ni alie ŝatas la ferivojaĝon
Ĉi tie oni ne trinku la kranakvon
La landanoj ĉi tie [strahlen] sed havas la manojn apud la ripoj
Tusas senĉese longe kaj tremas, [aliaj landoj, aliaj moroj]
Malrapide mi bezonas, eĉ se la naturmedio suferas por savi la prezo,
Urĝe novajn pluvbotojn, ĉar la digoj rompiĝas

[Refreno]

[Ponto:]
Kiel bum bum bum bumerango
[Mi vokas en la arbaron, sed forgesas, ke ĝi ankaŭ povas voki]
Kiel bum bum bum bumerango
Mi ŝatas forĵeti, sed mi neniam bone kaptis
Kiel bum bum bum bumerango
[Mi vokas en la arbaron, sed forgesas, ke ĝi ankaŭ povas voki]
Kiel bum bum bum bumerango
Mi ŝatas forĵeti, sed mi neniam bone kaptis
Kiel bumerango

[Refreno]
Mi markis vortojn kaj frazojn kun [ kaj ], se mi ne certas, kiel oni tradukas ilin. Certe mi erare tradukis ankaŭ aliajn partojn ridulo.gif Aparte en la lastaj du partoj estas referencoj al germanaj proverboj kaj mi ne scias, ĉu ekzistas esperanta versio. Mi tradukis ilin laŭvorte.

Dankon por via helpo!

- Tomo

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 19 November 2015 12.57.20

Grava demando: Ĉu la traduko estu kantebla? Se jes, estos malfacile...

T0M0 (Tunjukkan profil) 19 November 2015 13.01.17

Neee, tio vere estus malfacilege ridulo.gif Al mi gravas nur, ke la enhavo estas tradukita.

traubenschorle (Tunjukkan profil) 5 Desember 2015 13.06.14

Mi pensas, ke via traduko estas bona.

P.S.: Mi tre ŝatas Alligatoah ridego.gif

Rugxdoma (Tunjukkan profil) 3 Januari 2016 13.35.28

Mi iras en arbaron kaj lasas kuŝi tion, kio falas el mia pantalono
Pakon da [BiFi], bateriojn kaj plutonion
Ĉu multekosta Kobe-bovo, ĉu novnaskita infano
...
Prefere mi kuŝas sur la greso, freŝigante la menson, freŝigante la pulmojn
...
Ĉu vi ne aŭdas la birdon kanti, ĝi pepadas laŭdantajn himnojn
..
Ĉu vi ne aŭdas la belan mevon apud la olefabriko
Mi ŝatus kompreni, kion ĝi diras - "Mortigu min!"
...
Vidu, Jutta, tie naĝas nia malnova ondoforno
Eĉ se ni aliokaze ŝatas (aŭ ŝatus) la ferivojaĝon
...
La landanoj ĉi tie radias sed havas la manojn apud la ripoj
...
[Mi b]vokas en la arbaro(n)[/b], sed forgesas, ke ankaŭ ĝi povas voki]
Mi ŝanĝis iujn frazojn kaj markis ilin per grasaj tipoj.

La vorto "radii" povas esti kaj la fizika termino kaj la metafora, kiel "radii de ĝojo".

Ankaŭ la sveda lingvo havas la proverbon pri voki kaj arbaro, sed ni diras "voki en la arbaro", ne "voki en la arbaron".

Mi ne scias pri "Ĉu multekosta Kobe-bovo, ĉu novnaskita infano", ĉu oni uzu akuzativon tie?

La vorton "Jutta" mi ne komprenas. Ankaŭ la vorton "Kobebovo" mi komence ne komprenis, sed mi trovis ĝin per la reto.

Kembali ke atas