К содержанию

Mi havas demandon ( "-o","-aĵ-", "-ad-")

от Ezetomaselli, 19 ноября 2015 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

Ezetomaselli (Показать профиль) 19 ноября 2015 г., 23:01:17

Saluton al ĉiuj! Mi havas demandon.
Kiu estas la diferenco inter iuj vortoj finitaj je "-o" kaj iuj vortoj finitaj je "-aĵo"? Mi havas same demando pri la diferenco inter iuj vortoj finitaj je "-o" kaj "-ad-"
Ekzemple: Dolĉo - Dolĉaĵo ; Konverso - Konversado

Ĝi estas same? ĉu ne?

Pardon mia malbona esperanto, mi ĵus estas komencanto ridulo.gif Mi petas, diru al mi miajn erarojn.

Ĝis! Salutoj el Argentino.

Ezetomaselli (Показать профиль) 20 ноября 2015 г., 0:10:25

Тerurĉjo:ankaŭ mi estas komencanto

dolĉo estas sento sur mia lango en mia buŝo

dolĉaĵo estas bombono aŭ kuko aŭ torto aŭ io simila, kiu havas sukeron en sia konsisto kaj donas dolĉan senton en mia (aŭ ies) buŝo

konverso?

ĉu konversacio?
Upsss! mia granda eraro hahaha, mi ne scias kial mi diris "konverso/konversado", mi volis diri: "parolo" kaj "parolado". Do, kiu estas diferenco inter parolo kaj parolado?
Dankon al vi por via respondo mi ekkompreni tion.

sergejm (Показать профиль) 20 ноября 2015 г., 5:20:21

Ezetomaselli:Dankon al vi por via respondo, mi ekkomprenias ĉi tion.
Dolĉ- estas adjektiva radiko (dolĉ/a). Do dolĉo estas preskaŭ la sama, kiel dolĉ/ec/o, eco esti dolĉa.
Dolĉaĵo estas dolĉa aĵo (objekto).
Dolĉi signifas esti dolĉa, dolĉado estas ago esti dolĉa, kaj kiel vi komprenas, ne eblas ĉi tie forigi -ad-on.
Parol- estas verba radiko (paroli). Do parolo kaj parolado ambaŭ estas ago paroli. Parolado estas pli longa aŭ ripeta parolo.
Parolaĵoparolato estas parolata aĵo.
Parolantoparolulo estas parolanta persono (ulo).

sudanglo (Показать профиль) 20 ноября 2015 г., 15:53:50

La ĝenerala principo estas ke la signifo de derivaĵoj dependas de la signifo de la kap-vorto en la vortaro.

[Sed tiu principo estas foje modifita per pragmatismo. Tio estas ke certaj derivaĵoj akiras signifon kiu estas pli oportuna ol rigore laŭ la teorio.]

Vi trovos unua en la vortaro 'martelo' en la signifo de la batilo. Do 'marteli' estas la ago kiun oni asociias kun la batilo. Same 'martela' signifas kvaliton asociitan kun la batilo

Martelo ne povas estis frapo per martelo ĉar la vorto, kiel dirite, jam havas la signifon de la batilo.

Tiel oni devas diri martelado utiligante verbigan sufikson (ad)- kaj se necesas precizigi ke temas pri unu sola frapo per martelo, tiam vi devas eksplicite diri martel-frapo/martel-bato. (Kaj, nature, martelaĵo estus konkreta afero kreita per martelado.)

Kontraste, en la kazo de tusi (tio estas la vortara kap-vorto) tuso povas esti la unu spasma ago, kaj tio ebligas al 'tusado' la sencon de ripeta aŭ daŭra agado.

Alia ĝenerala principo estas ke oni estas ŝparema en la uzo de sufiksoj.

Tiel, kvankam la oficiala parolo de la ministro antaŭ la kongresanaro povus daŭri unu horon oni ne sentas la neceson paroli pri 'parolado'. (Krom se vi volas emfazi la daŭron)

Kaj se temas pri antaŭparolo en libro oni ne sentas la neceson paroli pri antaŭparolaĵo.

akueck (Показать профиль) 21 ноября 2015 г., 14:44:44

Ezetomaselli:
Kiu estas la diferenco inter iuj vortoj finitaj je "-o" kaj iuj vortoj finitaj je "-aĵo"? Mi havas same demando pri la diferenco inter iuj vortoj finitaj je "-o" kaj "-ad-"
Jen pria oficiala komunikajho de la Akademio de Esperanto.

Aktoj_I:
... 1) kun radiko de adjektiva kategorio la finajho -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestigho de tiu kvalito; ekz‑e: la belo, la rugho, la eblo. Kontraste, ajh montras la nuran konkretan manifestighon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz‑e: belajho, beleco.
2) kun radiko de verba kategorio la finajho -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigho au rezulto de tiu ago; ekz‑e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajh montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauro; ekz‑e: la dancado, la konstruado, la konstruajho ...
Ezetomaselli:Ekzemple: Dolĉo - Dolĉaĵo ;
La kategorio de "dolch'a" lau la Universala Vortaro estas adjektiva.
Sekve: "La dolcho":
germane: "das Suesse",
hispane: "lo dulce";
"la dolchajho":
germane: "die Suessigkeit",
hispane: "la dulzura".

Ezetomaselli:Konverso - Konversado
Unue mi memorigas pri tio, ke "konvers'" estas oficiale tolerata formo nova ne oficiala al la oficiala formo "konversaci'". La baza formo estas verba.
Sekve:
"La konverso":
germane: "die Unterhaltung",
hispane: "la conversación";
"la konversado":
germane: "das Sich-Unterhalten",
hispane: "el conversar".

nornen (Показать профиль) 21 ноября 2015 г., 18:12:47

akueck:"la dolchajho":
germane: "die Suessigkeit",
hispane: "la dulzura".
Estas malĝusta la hispana traduko.
dolĉa = dulce = süß
dolĉo = lo dulce = das Süße
dolĉeco = la dulzura = die Süße
dolĉaĵo = el dulce = die Süßigkeit = das Bonbon

Mi ne ŝatas la dolĉon tamen la spicon. No me gusta lo dulce sino lo picante.
Mi ŝatas la kukon Trilaktoj pro ĝia dolĉeco. Me gusta el pastel Tres Leches por su dulzura / por lo dulce que es(tá).
Mi ŝatas dolĉaĵojn. Me gustan los dulces.

Наверх