Al la enhavo

Anstataŭi rusan per angla sur ukraina pasaporto

de Demian, 2015-novembro-21

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2015-novembro-21 07:30:50

Dum ĉiutaga praktikado de rusa legado, mi ektrovis tiun ĉi novaĵon sur Ukrainujo: Порошенко согласился убрать русский язык из украинских паспортов (Poroŝenko jesis malestigi rusan lingvon el ukrainaj pasaportoj)

Laŭ la novaĵo, la ukraina prezidento jesis pro elektronika peto de personoj, kiuj demandis, ke angla anstaŭus rusa sur ukraina pasaporto. Ĉu oni povas diri, kiu sendis tiun peton al Poroŝenko? Ĉu oni scias ion pri tiu ĉi decido?

Frano (Montri la profilon) 2015-novembro-21 09:57:05

Demian:Laŭ la novaĵo, la ukraina prezidento jesis pro elektronika peto de personoj, kiuj demandis, ke angla anstaŭus rusa sur ukraina pasaporto. Ĉu oni povas diri, kiu sendis tiun peton al Poroŝenko? Ĉu oni scias ion pri tiu ĉi decido?
https://petition.president.gov.ua/petition/319

vincas (Montri la profilon) 2015-novembro-21 11:48:51

Bona novaĵo.

Серёга (Montri la profilon) 2015-novembro-21 13:01:35

Frano:
Demian:Laŭ la novaĵo, la ukraina prezidento jesis pro elektronika peto de personoj, kiuj demandis, ke angla anstaŭus rusa sur ukraina pasaporto. Ĉu oni povas diri, kiu sendis tiun peton al Poroŝenko? Ĉu oni scias ion pri tiu ĉi decido?
https://petition.president.gov.ua/petition/319
Kaj kiel tio por vi estas? Ukrainiano.

Серёга (Montri la profilon) 2015-novembro-21 13:23:09

vincas:Bona novaĵo.
Kial vi ne amas nin?

Mi ekrememoras! gorby vendis vin po 33 cendoj por homo, po 3.3 dolaroj por porko kaj po 33 baksoj por tia kiel vi. Kien? Kompreneble al ĵopo.

Frano (Montri la profilon) 2015-novembro-21 14:03:56

Серёга:Kaj kiel tio por vi estas? Ukrainiano.
Transdoni internajn pasportojn al la Muzeo de Servuto.
La internaciajn - komence en E-o, fine - ankaŭ en muzeon.

Серёга (Montri la profilon) 2015-novembro-21 14:09:05

Frano:
Серёга:Kaj kiel tio por vi estas? Ukrainiano.
Transdoni internajn pasportojn al la Muzeo de Servuto.
La internaciajn - komence en E-o, fine - ankaŭ en muzeon.
Enigme. Mi devas grati rapon!

klmn (Montri la profilon) 2015-novembro-21 16:17:44

Demian:Dum ĉiutaga praktikado de rusa legado, mi ektrovis tiun ĉi novaĵon sur Ukrainujo: Порошенко согласился убрать русский язык из украинских паспортов (Poroŝenko jesis malestigi rusan lingvon el ukrainaj pasaportoj)
En kiuj lingvoj oni skribas en Barataj pasportoj?

Серёга (Montri la profilon) 2015-novembro-21 16:30:28

Ne juste oni faris!

Mi proponas ke en la anglaj pasaportoj oni skribas laŭ ukraina kaj en la usona laŭ rusa!

Demian (Montri la profilon) 2015-novembro-23 09:30:39

klmn:
Demian:Dum ĉiutaga praktikado de rusa legado, mi ektrovis tiun ĉi novaĵon sur Ukrainujo: Порошенко согласился убрать русский язык из украинских паспортов (Poroŝenko jesis malestigi rusan lingvon el ukrainaj pasaportoj)
En kiuj lingvoj oni skribas en Barataj pasportoj?
Angla kaj hinda--ambaŭ estas la lingvoj uzataj de la federa registaro.

Reen al la supro