Aller au contenu

Rusio nuna

de Серёга, 21 novembre 2015

Messages : 24

Langue: Esperanto

Justpatrolo (Voir le profil) 27 janvier 2016 18:03:37

Andreo Jankovskij:Ĉu homoj, kiuj tre subtenis Hitleron kaj aneksojn estas honestaj kaj bonaj?
Mi ne scias kiom da homoj subtenis Hitleron, sed, ŝajnas, granda parto da germanoj tiam komprenis tutan koŝmaron de tiama ŝtata politiko. Ĉiam decidas estro, sed ne popolo.

Vi taksas tutan popolon malbona kaj neniam en viaj mesaĝoj limas aŭ dividas homojn je la bonaj kaj malbonaj.

Mi certas, ke ankaŭ ukrainianoj ne estas homogena amaso, subtenanta iun gvidanton. Ĉiukaze mi vidas 'honestan' 3 mlrdan $ ŝuldon antaŭ Rusio, 'honestan' manĝan, akvan kaj elektrikan ukrainian blokadon de loĝantaro de Krimeo. Ekzistas la ŝuldo antaŭ Eŭropo, kiun honeste ne volas redoni via honesta registaro. Tre 'honeste' en ukrainiaj rezervujoj aperas senpaga gaso.
Vi devas honeste rakonti pri ĉio, tamen vi elektis alian vojon de la prezentado de informo. Laŭ vi necesas pli multe diri pri fremdaj pekoj, ke neniu ekvidu la viajn.

Mi legis multajn viajn leterojn en aliaj retpaĝaroj kaj ne malfermis ion novan. Ĉie temas pri -ismoj.

Al mi tre plaĉas Ukrainio. Kial vi ne volas rakonti pri ukrainia vivo? Mi kaj multaj aliaj homoj preskaŭ nenion scias pri nuna Ukrainio. Estus interese ekscii la veron de vi.

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 28 janvier 2016 21:53:45

Ĉiam decidas estro, sed ne popolo.
En totalismaj landoj, jes.
Ne ĉiam 100% certe. Sed en Nordkoreio - 98%!

Al mi persone neimageble plaĉas landoj kie estas regulaj referendumoj. Do, al Svislando mi donas la plej altan poenton de demokrateco.

--------------

Jes, mi konsentas kun vi, ke la tuta popolo ne estas la sama.
Kaj pli kulpas, ideologoj, tiuj kiuj ordonis kaj tiuj kiuj plenumis krimajn ordonojn.

--------------

Pro aneksoj kaj milito Rusio ŝuldos al Ukrainio pli ol 100 mlrd $
Certe, Ukrainio, rekompensos 3 mlrd al nova estraro en Rusio, sed ne nun, kiam ĉi mono puvas iri al milito.
Certe, Ukrainio (la popolo) redonos monon al internaciaj institucioj.

--------------

Se, Krimeo kostos por Moskvo tre malmulte, do kial ne iri plu, kaj ne fari la samon en Belarusio, Armenio, Kazaĥio? Do, Krimeo kaj aneksita parto de Donbaso devas kosti por Moskvo tre multe da mono, por ke ili eĉ ne pensu pri novaj venkodonaj kaj tronsavaj militoj.

--------------

Senpaga gaso ekzistas nur en muskaptiloj!

--------------

Ukrainio estas posttotalisma lando, kiu kiel aliaj Orienteŭropaj landoj foriras de diktatoraj ideologioj kaj faras reformojn. Reformojn iras tre malrapide. Sed se ni haltos, do jara rezulto facile povos fali ĝis iu malgranda pluseto. Do, estos bonege, se aliaj landoj premos por ke reformoj iru pli rapide, tio kune kun premo de ukraina popolo donos bonan rezulton.
La transformado ne tuŝas unu ministerion aŭ unu leĝon, sed ĉiujn homojn - do la procezo estos longa. Mi dirus ke 10-jara, kaj por ĉiu paŝeto bezonatos grandega premo. Kompreneble Moskvo uzos aneksitajn teritoriojn kaj propagandon por teni Ukrainion en nestabila stato. Ja se Ukrainio rapide montros bonajn rezultojn - tio estos mortosimila por Moskva reĝimo, kiu senĉese rakontadas, ke slavaj landoj ne povas vivi kiel en Eŭropo kaj ne kapablas venki korupton.

corobu (Voir le profil) 6 février 2016 10:04:59

sergejm:Jam delonge, ĉ. 1000 jaro, Roma Papo kaj Konstantinola Patriarko kverelis - ne tro gravas pro kio - kaj en rezulto unueca Kristana religio dividiĝis je du eklezioj: Katolika kaj Ortodoksa.
Ankaŭ iĝis dividitaj serboj kaj kroatoj (kiuj parolas saman lingvon) kaj ukrainianoj (la orientaj estis ortodoksaj, la okcidentaj iĝis uniatoj).
Preskaŭ ĉiuj oktodoksaj landoj, krom Rusio, poste estis konkeritaj de Turkio.
Kvankam nun multaj ne plu estas religiemaj, provoj unuigi serbojn kaj kroatojn en jugoslavojn kaj ukrainianojn en unu ŝtato ne sukcesis.
Ne tiom gravas kiel saĝaj rusaj kaj eŭropaj estroj - la divido de religioj plu efikas.
Unuiĝo devas komenci de renkonto de Roma Papo kaj Moskva Patriarko.
Tiu renkonto okazos en la 12-a de ĉi monato ĉe Kubo ridulo.gif. Tamen mi daŭre kredas ke ne la popoloj regas sed ĝiaj estroj do gravas ke estroj estu saĝaj. Mireja.

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 11 février 2016 16:17:24

andreo, ĉu via armeo jam pretas kontraŭstari al nova rusia agreso, kiu komenciĝos printempe?

ni kolektis pli ol 200.000 soldatojn, 3000 tankojn, 1000 aviadilojn

atendu nin, nefratoj

saluton el totalisma lando

SUGS
Ukrainio kaj paco estis antaŭ putinistoj kaj estos post putinistoj.

Do, mi diras ĝis por putinistoj ridulo.gif

Retour au début