Aller au contenu

"Un'" en nombrado k ordonaj esprimoj

de akueck, 23 novembre 2015

Messages : 34

Langue: Esperanto

akueck (Voir le profil) 27 novembre 2015 15:25:41

Altebrilas:Mi ankaŭ aŭdis "DEKStre" kaj "MALDe" por simila uzado, en danca kurso.
Temas pri ne kontesteble ghusta Esperanto pro jeno:

1) La radiko "dekstr'" estas Fundamenta.

2) La radiko "mald'" kun la signifo "mal'dekstr'" ne estas formo nova, char "mald'" ne estas sinonima al unuradikajho oficiala; temas pri nova vorto, permesata de la sepa alineo de la Antauparolo kaj - kontraste al formo nova - ne bezonanta aprobon de autoritata centra institucio.

Bernadox (Voir le profil) 28 novembre 2015 08:16:51

Altebrilas:Mi ankaŭ aŭdis "DEKStre" kaj "MALDe" por simila uzado, en danca kurso.
Tiu "deks!" estas unu el la multaj proponoj de la iama prezidanto de la "Akademio", André Albault (1969), vd. en EBEA:

Albault, A. (1969)
Deks! Liv! Deks! Liv!

ScRe vol. 20 (1969), n. 3-4 (79-80), p. 81-92

Pledo por « liva » kiel antonimo de « dekstra ».

Bernadox (Voir le profil) 28 novembre 2015 08:21:02

akueck:
Altebrilas:Mi ankaŭ aŭdis "DEKStre" kaj "MALDe" por simila uzado, en danca kurso.
Temas pri ne kontesteble ghusta Esperanto pro jeno:

1) La radiko "dekstr'" estas Fundamenta.
Ĉu eble miskompreno, Andreas? Temo estas "deks!" kiel elkria aŭ mallonga formo de "dekstren!", formo uzata almenaŭ jam de ĉ. 1970.

akueck (Voir le profil) 28 novembre 2015 08:47:17

Bernadox:
akueck:
Altebrilas:Mi ankaŭ aŭdis "DEKStre" kaj "MALDe" por simila uzado, en danca kurso.
Temas pri ne kontesteble ghusta Esperanto pro jeno:

1) La radiko "dekstr'" estas Fundamenta.
Ĉu eble miskompreno, Andreas? Temo estas "deks!" kiel elkria aŭ mallonga formo de "dekstren!", formo uzata almenaŭ jam de ĉ. 1970.
En la afisho de Altebrilas mi legas "DEKStre", do la Fundamentan formon. Eble li celas nur la litersinsekvon konsistantan el la majuskloj, do "DEKS". Se jes: Kiun signifon chi havu?
a) "dekstr'"
b) "dekstr'e"
c) "dekstr'e'n"
d) alian

Kiel ajn, ni deflankighas disde la temo.

Bernadox (Voir le profil) 28 novembre 2015 09:17:09

akueck:Eble li celas nur la litersinsekvon konsistantan el la majuskloj, do "DEKS". Se jes: Kiun signifon chi havu?
Jes, li celas nur "deks!" (en ekz. dancado), do "dekstren!". Eble simple legu la artikoleton de Albault el 1969.

akueck (Voir le profil) 28 novembre 2015 09:53:33

Bernadox:
akueck:Eble li celas nur la litersinsekvon konsistantan el la majuskloj, do "DEKS". Se jes: Kiun signifon chi havu?
Jes, li celas nur "deks!" (en ekz. dancado), do "dekstren!". Eble simple legu la artikoleton de Albault el 1969.
"Deks!" sinonime al "dekstr'e'n!" estas formo nova pro jeno:

En tia "deks!" estas efektivigita jena nova regulo koncerne Regulojn 7 kaj 13 kaj krome la formon "dekstr'":
Okaze de "dekstr'e'n!" la e-finajhon postulatan de Regulo 7 kaj la n-finajhon postulatan de Regulo 13 oni povas forlasi, se en la signifo de "dekstr'e'n!" oni uzas la formon novan "deks!" (tiel, do sen finajho kaj sen streketo).

Koncerne tiun novan regulon mi ghis nun trovis neniun komunikajhon oficialan de autoritata centra institucio, komunikajhon, kiu deklaras almenau toleron - kontraste al la situacio pri la formo nova "un'".

Bernadox (Voir le profil) 28 novembre 2015 11:31:59

akueck:"Deks!" sinonime al "dekstr'e'n!" estas formo nova pro jeno:

En tia "deks!" estas efektivigita jena nova regulo koncerne Regulojn 7 kaj 13 kaj krome la formon "dekstr'":
Okaze de "dekstr'e'n!" la e-finajhon postulatan de Regulo 7 kaj la n-finajhon postulatan de Regulo 13 oni povas forlasi, se en la signifo de "dekstr'e'n!" oni uzas la formon novan "deks!" (tiel, do sen finajho kaj sen streketo).
Mi ne komprenas, kion vi volas diri. Kio estas la konsekvenco de via analizo? Ĉu "deks!" laŭ vi estas ĝusta aŭ ne? Kial temas pri formo nova kaj ne simple pri nova vorto - ĉu A 7 aŭ A 8 (kp. la Zamenhofajn sob kaj sor por malsupren kaj supren)? Se "deks!" laŭ vi estas (ankoraŭ) malĝusta - ĉu ĝi estas oportuna kaj do havinda aŭ simple superflua kaj nedezirinda?

akueck (Voir le profil) 28 novembre 2015 12:55:28

Bernadox:
akueck:"Deks!" sinonime al "dekstr'e'n!" estas formo nova pro jeno:

En tia "deks!" estas efektivigita jena nova regulo koncerne Regulojn 7 kaj 13 kaj krome la formon "dekstr'":
Okaze de "dekstr'e'n!" la e-finajhon postulatan de Regulo 7 kaj la n-finajhon postulatan de Regulo 13 oni povas forlasi, se en la signifo de "dekstr'e'n!" oni uzas la formon novan "deks!" (tiel, do sen finajho kaj sen streketo).
Mi ne komprenas, kion vi volas diri. Kio estas la konsekvenco de via analizo?
La konsekvenco estas, ke tia "deks!" estas malghusta Esperanto.

Bernadox:Ĉu "deks!" laŭ vi estas ĝusta aŭ ne?
Ne ghusta.

Bernadox:Kial temas pri formo nova
Bonvole relegu mian analizon. Temas pri nova regulo.

Bernadox:kaj ne simple pri nova vorto - ĉu A 7 aŭ A 8
A8, chi-okaze nova regulo. Mi koncedas, ke la distingo inter nova vorto kaj formo nova iuokaze estas malfacila, kiel la distingo inter nevuso kaj melanomo.

Bernadox:(kp. la Zamenhofajn sob kaj sor por malsupren kaj supren)?
En kiuj kuntekstoj Zamenhof uzis ilin?

Bernadox:Se "deks!" laŭ vi estas (ankoraŭ) malĝusta - ĉu ĝi estas oportuna kaj do havinda aŭ simple superflua kaj nedezirinda?
Lau mi oportuna. Sed launorme uzebla nur post aprobo fare de autoritata centra institucio, kiel io tia okazis pri "un'".

sergejm (Voir le profil) 30 novembre 2015 05:37:37

Pri tio kiel aperas ŝanĝoj (ne en Esperanto, en ĉiuj lingvoj).
La ŝanĝo aperas ne en unu vortoj, sed samtempe en multaj vortoj, en sama kondiĉo.
En nia kazo, malaperas senakcenta -u en fino de la vorto, okaze de neceso marki ĝustan tempon de la prononco.
Ĉu tiu -u malaperas en aliaj vortoj? Jes! Ekzemple:
Halt! Salt!
Deksren! kaj Maldekstren! ne finiĝas per -u, do ne eblas mallongigi ilin per ĉi tiu regulo.

Akademio nur oficialigas eventoj okazantaj en la lingvo, ne inventas laŭ plaĉo de ties membroj.

Notu ke Un'! ne estas nombro, ĝi estas interjekcio, Do ne eblas diri ekzemple dudek un'

Kirilo81 (Voir le profil) 30 novembre 2015 09:27:37

Laŭ mia kompreno vorto kiel deks povus same bone kaj sen bezono de la Akademio anstataŭi la morfemkombinaĵon dekstr/e/n kiel sor anstataŭas supr/e/ninflamo/o anstataŭas brul/um/o.
Ne temas pri nova regulo, ĉar ne ekzistas sistema rilato inter la novaj radikoj kaj la Fundamentaj morfemkombinaĵoj.

Tio ne signifas, ke mi apogas unu el tiuj solvoj (kvankam mi foje uzas sor/sob, kiam ekz. rimo aŭ ritmo ilin utiligas), sed nur, ke ili laŭ mi estas laŭnormaj.

Retour au début