Ke daftar isi

"Un'" en nombrado k ordonaj esprimoj

dari akueck, 23 November 2015

Pesan: 34

Bahasa: Esperanto

akueck (Tunjukkan profil) 30 November 2015 13.10.42

Kirilo81:Laŭ mia kompreno vorto kiel deks povus same bone kaj sen bezono de la Akademio anstataŭi la morfemkombinaĵon dekstr/e/n kiel sor anstataŭas supr/e/n
Ne. Mi jam klarigis, ke pro la forlaso je la e- kaj n-finajhoj temas pri novaj reguloj, do vastasence pri formo nova, chi-okaze koncerne Regulojn 7 kaj 13.

Kirilo81:inflamo/o anstataŭas brul/um/o.
Malbona ekzemplo, char "inflam'" estas oficiala. Se ghi ne estus tia, ghi ne estus formo nova, sed nova vorto, char neniu regulo estas koncernata: La sufikso "-um'" ne estas gramatika, sed nur signifportanta (semantika) - kontraste al la situacio pri la menciitaj finajhoj okaze de "*deks" sinonime al "dekstr'e'n".

Bonvole notu: Se Fundamentan regulon koncernas ne oficiala radiko, tiam temas pri formo nova; por normkonforma uzo ghi bezonas oficialan aprobon fare de autoritata centra institucio.

akueck (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 15.53.47

Kirilo81:
opalo:Do, se mi ekvidos dancinstruiston kiu diras "Un', du, un', du, ...", kion mi faru?
Tio dependas sole de via ĝentileco. Kiam mi aŭdas homojn uzi malĝustajn esprimojn, mi neniel korektas ilin, krom se ili petas tion.
Supoze ke vi celas ankau la supre menciitajn esprimojn de la danc-instruisto:

Chiu, do ankau la danc-instruisto, havas la rajton*) fidi je tio,
a) ke la Akademia tolerdeklaro pri "un'" estas valida kaj
b) ke el eventualaj konstatoj pri formalaj kaj/au proceduraj malperfektajhoj rilate ghin ne povu estighi malavantaghoj al la uzanto je tia "un'".
*) Vastasence pro la universala principo de protektita jura sekureco.

Sen tia sekureco neniu povus fidi je jughoj pri ghusta au malghusta Esperanto, krom se ili venus de Bernardo au Kirilo81, kiel la sole fidindaj jugh-instancoj. Sed io tia kontrauus al jeno:

Antauparolo:
Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke chiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leghodonanto por li chiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.

nornen (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 17.37.08

akueck:
Antauparolo:
Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke chiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leghodonanto por li chiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.
Do skribu ian verketon, kaj vi jam estos leĝdonanto...

Parolinte tiom pri rajtoj, juro kaj juĝo: neniu juĝo, neniu juro, neniu rajto havas ian ajn valoron, se ĝi ne estas akceptita de la koncernitaro. Juraro aŭ regularo, kiun neniu sekvas, estas belaĵo, tamen ĝi gajnos signifon, valoron kaj pezon nur kiam estos akceptita, aplikata kaj sekvata.

akueck (Tunjukkan profil) 3 Desember 2015 17.53.32

nornen:

Do skribu ian verketon, kaj vi jam estos leĝdonanto...
Ne nepre. Okaze de la Fundamento de Esperanto (inkluzive de la Antauparolo al ghi) efektive estis tiel, ke tiu verko estis akceptita.

Kembali ke atas