ورود به محتوا

"Un'" en nombrado k ordonaj esprimoj

از akueck, 23 نوامبر 2015

پست‌ها: 34

زبان: Esperanto

akueck (نمایش مشخصات) 23 نوامبر 2015،‏ 6:10:57

En "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto No. 10" (ankau nomata "Aktoj II"), "PARTO OFICIALA", "BAZA RADIKARO OFICIALA", trovighas jena piednoto:

Aktoj_II:
La eliziita formo un' estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: "un'! du! un'! du!" en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks.
Prie atentigas almenau la konsultverko PMEG, dum aliaj konsultverkoj, kiel ekzemple PIV, ne registris tian "un'".

Bernardo rigardas ghin kiel malghustan Esperanton; [url=http://www.ipernity.com/blog/bernardo/3446850
]detaloj[/url].

Chu lau vi tia "un'" estas malghusta Esperanto?

nornen (نمایش مشخصات) 23 نوامبر 2015،‏ 22:51:10

Mi ne scias ĉu oni taksu la uzon "un', du, un', du" ĝusta, tamen havi unusilaban vorton por "unu" eble estas necese aŭ almenaŭ tolerinde.

Kiam militistoj marŝas aŭ gimnastikoj ekzercas aŭ dancistoj dancas, estus oportune, ke ĉia paŝo estu unu silabo. Ankaŭ la rusoj kiuj havas dusilaban vorton por unu, uzas tiuaokze la unusilaban раз anstataŭ la dusilaban один. Kaj la Hispanparolantoj la unusilaban "un" anstataŭ la dusilaban "uno".

erinja (نمایش مشخصات) 23 نوامبر 2015،‏ 23:00:50

En la angla ni ne havas mallongigon por nia dusilaba numero "seven". Oni eble voĉe mallongigas kaze de bezono ( "se'n" ) sed ne ekzistas skriba mallongigo. Mi neniam sentis bezonon por ia oficiala skriba aŭ parola mallongigo, oni aranĝiĝas tute bone sen tio.

nornen (نمایش مشخصات) 23 نوامبر 2015،‏ 23:03:58

erinja:Mi neniam sentis bezonon por ia oficiala skriba aŭ parola mallongigo, oni aranĝiĝas tute bone sen tio.
Eble ĉar oni nombras takton ĝenerale nur ĝis kvar, kaj one, two, three, four estas unusilabaj en via lingvo.
Male en la flugarmeo oni eĉ plilongigas la nombron nine al niner por plifaciligi la komprenon.

akueck (نمایش مشخصات) 24 نوامبر 2015،‏ 16:11:47

nornen:
Kiam militistoj marŝas aŭ gimnastikoj ekzercas aŭ dancistoj dancas, estus oportune, ke ĉia paŝo estu unu silabo.
Kiu jam spertis en Esperanto tiajn ekzercojn, en kiuj estis nombrite per "un'! du! un'! du!" au "un'! du! tri!" au simile?

nornen (نمایش مشخصات) 24 نوامبر 2015،‏ 17:45:47

Interese, ka Z skribis:

LLZ:Sur la granda vojo marŝis soldato: “Unu, du! unu, du!”

sergejm (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2015،‏ 7:39:26

Usono havas sperton uzi Esperanton en armeo. Projekto Agressor Language. Ili iom modifiis Esperanton por tio, sed ĉefe nur aldoniis novajn vortojn. Interasiĝu ĉu ili uzis "un'" por nombrado.

akueck (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2015،‏ 15:21:55

sergejm:Usono havas sperton uzi Esperanton en armeo. Projekto Agressor Language.
Jes. Mi havas kopion de "Department Of The Army Field Manual FM 30-101-1 Esperanto The Aggressor Language" de Headquarters, Department Of The Army, February 1962.

sergejm:Ili iom modifiis Esperanton por tio, sed ĉefe nur aldoniis novajn vortojn. Interasiĝu ĉu ili uzis "un'" por nombrado.
Antau ol mi afishis tiun chi temfadenon, mi estis trafoliuminta tiun dokumenton, sed trovis neniun okazon de "Unu! Du!" au "Un'! Du!" au similon.

sergejm (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 5:45:32

Kiel jam afiŝis nornen, Zamenhof ne vidis neceson uzi "un'".
Oni povas prononci "unu" unusilabe, preskaŭ "unŭ", sed la dua "u" tamen restas "u", kaj oni ne devas ŝanĝi la skribadon.

le_chaz (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 7:00:10

Mi jam aŭdis tiun formon en pluraj okazoj, interalie okaze de danc-kursoj en Esperanto-renkontiĝoj. Ĝi estas laŭ mi tre oportuna kaj tute tolerinda.

بازگشت به بالا