Tästä sisältöön

Turka paffaligo de rusa flugilo

Demian :lta, 25. marraskuuta 2015

Viestejä: 74

Kieli: Esperanto

Fuzzy (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2015 15.12.41

klmn:
Fuzzy:Nu, se vi nomas "loka popolo" siriajn teroristojn, kiujn bombardas la rusia milita aviado, tiam jes, certe ili estas kontraŭ tio, ke oni faligu turkajn aviadilojn ridulo.gif
Interalie, la piloton mortigis Alpaslan Ĉelik, turko, membro de la terorista organizo "Grizaj Lupoj". Jen tiuj estas via "loka popolo".
La teritorio bombardita estas loĝata de turkmenoj (turkomanoj) tie
Tamen Ĉelik estas turka civitano, venis en Sirion el Turkio. Do li estas etalona tiu, kiun oni nomas "internacia teroristo". Samkiel aliaj internaciaj teroristoj en tiu teritorio, kiuj venis tien ankaŭ el Rusia Federacio, laŭ asertoj de la rusia militestraro. Bombardi nome ilin penas malhelpi Turkio.

klmn:
Fuzzy:Rusiaj militistoj ne dividas la teroristojn je "bonaj" kaj "malbonaj". La teroristoj estas neniigotaj ĉiuj.
Estus bone tamen ke neniigantoj dum neniigado ne neniigu unu la alian okulumo.gif
Por eviti tion Rusio intertraktis pri interŝanĝo de la informoj pri militagoj kun Usono -- la ĉefo de ties kontraŭ-IŜISa koalicio (en kiu anas ankaŭ Turkio).
Esperante ke per tio flugoj de niaj militaviadiloj estas sekurigitaj, ĉar niaj kunbatalantoj el la usona koalicio ja ne pafos al aviadiloj se ili scios ke tiuj estas niaj.

Sed jen surprizo, la turkoj atakis nome tiujn aviadilojn, pri kiuj ni informis Usonon kie, kiam kaj en kiu alteco ili flugontas. Kiel tio okazis, mi eĉ imagi ne povas. Sed ne, ŝajnas, ke povas...

vincas (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2015 20.08.38

Fuzzy:
vincas:Jam estis kiam Rusio erare bombis hospitalon en Sirio.
La informo venis de Syrian Observatory for Human Rights, kiu konsistas el unu homo en Britujo-- ĉu vi seriozas, vincas? Vi sincere kredas je tiu informo, vere?
Kiam Rusio plej parte bombas ne daesh, ne estas mirinde, ke simile okazas aŭ okazus.

vincas (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2015 20.21.28

Тerurĉjo:Rusio havas multe pli efikajn respondojn.
Ĉu turka viando jam fiodoras kaj en turkaj truktoj ekloĝis vermoj? [:

Ha, tiel subite Turkio fariĝis ne belega lando.

vincas (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2015 20.36.27

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:
Тerurĉjo:
Rusio ne intencas respondi en ia milita tereno.

Rusio havas multe pli efikajn respondojn.
Milita respondo ankaŭ eblas. Mi kredas ke la rusiaj militistoj en Sirio nun malpacience atendas por ke iu ne sufiĉe singardema turkia militaviadilo enflugos en la teritorion de Sirio kaj restos tie dum 17 sekundoj...
...en la teritorion de Rusio, vi volis diri.
Mi volis diri "en la teritorion de SIRIO", kie la rusaj trupoj troviĝas plene oficiale kaj laŭleĝe. Malkiel la turkiaj, kiuj tute ne rajtas invadi tien.
Mi aldonus, ke rusojn invitis diktatoro, kiu mortigis sian popolon per kemia armilo.

robbkvasnak (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 2.56.47

La turkoj ne ŝatas ke la rusoj mortigas la turkemojn, kiuj jam suferis sub Assad ĉar ili ne estas alvitanoj. Ne klaras kial bonas mortigi turkmenojn sed ŝajne s-ro Putin ne ŝatas ilin.

Justpatrolo (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 5.53.23

Kiu povas elmeti faktojn de pereo de kvankam unu siria turkmeno post rusia bombado?

ghibulo (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 11.04.09

Eble Erdogan volis entreni NATO kaj Rusio en konflikto kaj nesukcesis. Nun ŝakludos Putin kaj mi opinias, ke Turko bedaŭros.

Justpatrolo (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2015 21.06.25

Efektive Erdogan post kelkaj tagoj subite bedaŭris kaj diris pri tio ĉi kaj volas estingi la incidenton. Kial li ŝanĝas sian politikan pozicion? Konduto de turkia prezidento al mi ŝajnas nekonsekvenca. Forta gvidanto devas havi fortan pozicion kaj defendi sian vidpunkton. Se li ŝanĝas politikan linion, li agnoskas sian eraron. Signifas ke Erdogan konfesis en la krimo.

Rusio do kontraŭe plifortigis sian militgrupon en Sirio kaj daŭrigas militoperacon kontraŭ IŜ. Estas mala efekto por Erdogan. Li senigis eblecon de sia aviado flugi en Sirio kaj Irako post apero tie de rusiaj S-400. Restis ebleco de turkia aviado daŭrigi trai grekian kaj armenian (fremdajn) ŝtatlimojn, kion ĝi faras sukcese kaj konstante.

Kvankam.. en Armenio post tiuj eventoj eble povas aperi rusia S-300. Mi ne certas, sed tia varianto eblas.

klmn (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2015 7.50.40

Тerurĉjo:turkoj estas naivaj infanoj kompare kun ukroinoj en la tereno de informa milito

post la akcidento ukroinoj tuj anoncus, ke:

1. la rusa aviadilo mem paf-faligis sin

2. estas rusa armeo, kiu paf-faligis propran aviadilon laŭ la ordono de Putin

3. la aviadilon paf-faligis siria ĉas-aviadilo
erare

4. rusaj aviadiloj estas tiom malnovaj k. rustaj, ke mem paneis, rompiĝis, ekbruliĝas, eksplodas kaj falas teren.

ajnokaze, diference de stultaj turkoj, ukroinoj neniam agnoskus, ke estis ilia aviadilo, kiu pafis

kvankam, ukroinoj ne havas nun aviadilojn. ilin ĉiujn paf-faligis rusa aviado dum nuna milito en ukroinujo
Mi ne certas kion anoncus ukrajnanoj sed ke rusoj tiukaze ĉiam kulpigas sekretservojn de Usono aŭ britio, tio estas fakto

klmn (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2015 7.54.02

Тerurĉjo:en la jaro 2012 siria armeo paf-faligis turkian aviadilon

Speaking in the Majlis [Turkish Parliament], the Turkish Prime Minister Erdogan said that Turks are angry over the decision by Syria to shoot down a Turkish jet. "Minor violation of the border can not be an excuse for such an attack, - he said. - Turkish plane made a training flight, checking the radar in the eastern part of the Mediterranean."

mi opinias, ke ĉiuj komprenas veran internacian lingvon.
Do ĉio okazis laŭ jam ekzistantaj precedentoj en la regiono.
Sirianoj surterigas aviadilojn venantajn de Turkio, turkoj - aviadilojn el de Sirio.
Kiuj pretendoj?

Video

Takaisin ylös