Zum Inhalt

Turka paffaligo de rusa flugilo

von Demian, 25. November 2015

Beiträge: 74

Sprache: Esperanto

zengtao (Profil anzeigen) 1. Dezember 2015 00:43:28

Demian:
zengtao:
ghibulo:
vincas:
Demian: Laŭ novaj raportoj, ĝi estis en Turkujo dum 17 sekundoj.
Ĉu via rusa amiko tion al vi diris aŭ vi tion tralegis en RT? [:/quote]Mi legis tion en ĉeĥaj novaĵoj ankaŭ kaj se tio estas vere prava, miaopinie Turkujo ne havas ekskuzon. Kiu atakas malamikon de ISIS pro 17 sekundoj, tiu helpas ISIS :/
Eble Turkio helpas ISIS, ĉar ISIS detruas Ŝirion kaj Irakon.Ŝirio kaj Irako estas malamikoj de Turkio. Do Turkio atakis rusan
Eble oni volas militon kontraŭ Rusujo. Eble tiu estas nacio, kies ekonomio funkcias malbone dum pasintaj kelkaj jaroj, kies ekonomio gajnas multan monon per vendado de mortigaj iloj (bomboj, militaj aviadiloj k.t.p.), kiu elspezas pli ol 600 miliardoj (MEP de Svedujo) fabriki ilojn de mortigo anstataŭ helpi infanojn lerni kaj kiu pensas, ke ĝi estos sekura eĉ aliaj nacioj atakus unu la alian. Misterio.

// @ Zeng Tao: Kiam vi vidis vian mesaĝon, dum sekundo, mi pensis, ke oni ŝtelis mian pasvorton kaj skribis sur tiu ĉi forumo! Hahaha. Bela foto. okulumo.gif
Ĉu vi ankaŭ uzas wechat kaj skpye? mi ne ofte vidas vin sur reto? kiel vi fartas? ĉu Rish kaj Anna fartas bone?

zengtao (Profil anzeigen) 1. Dezember 2015 00:52:19

robbkvasnak:La turkoj ne ŝatas ke la rusoj mortigas la turkemojn, kiuj jam suferis sub Assad ĉar ili ne estas alvitanoj. Ne klaras kial bonas mortigi turkmenojn sed ŝajne s-ro Putin ne ŝatas ilin.
Ĉar la lokanoj kontraŭas Ŝirion(Assad), Turkio ankaŭe kontraŭas nunan ŝirian registaron(Assad), do turkio helpas ilin ataki ŝirion. Rusio volas helpi nunan ŝirian registaron, do ili atakas lokanojn, turkio ne ŝatas rusan faron, do turkio atakis rusan flugilon.

IkuTurso (Profil anzeigen) 1. Dezember 2015 04:04:33

Demian:Hieraŭ turkaj soldatoj paffaligis rusan flugilon. Rusujo diras, ke la flugilo estis en Sirio. Turkio diras, ke la flugilo estis en Turkujo dum 5 minutoj. Laŭ novaj raportoj, ĝi estis en Turkujo dum 17 sekundoj.

La du pilotoj estis vivaj post la faliĝo jam estas mortigitaj de teroristoj.

Ĉu vi pensas, ke la reago de Turkujo estis troega? Ĉu NATO aŭ OTAN volas militon? Aŭ ĉu ĝi estis homa eraro de iu turka soldato?
Bombis moderatan turkmenan oposicion en Sirio trapikante kelkfoje ankau turkan teritorion malgrau turkaj signaloj helpante diktatoron Assad

Fuzzy (Profil anzeigen) 1. Dezember 2015 12:47:19

Jam multe da tempo pasis, sed ankoraŭ ne estas klara -- por kio Turkio faligis rusian aviadilon? Ĉu Erdogan ne antaŭvidis ke la respondo de Rusio estos ege malagrabla kaj malprofitiga?

Turkio kaj Rusio estis tre, tre bonaj kaj proksimaj ekonomike amikoj. Rusio konstruis en Turkio atomelektrostacion, estis konstruonta novan gazodukton el Rusio al Eŭropo trans Turkio, turkaj komercistoj en Rusio havis multege da entreprenoj. Rusoj konsistigis duonon de la turistoj en Turkio. Erdogan mem en ĉi jaro partoprenis la malfermon en Moskvo de la plej granda en Eŭropo moskeo!

Kaj jen, per nur unu pafo ĉio finiĝis. Por Rusio Turkio tuj iĝis malamiko helpanta al teroristoj. La ekonomikaj interrilatoj rapide ekŝrumpas.

Por kio okazis tio? Ĉu la grandegan baton kontraŭ interesoj de sia lando Erdogan faris hazarde? Mi tre dubas.

Ŝajnas ke tiu bato estas nur komenco de granda plano de Turkio, la plano, sukceso de kiu pli gravas ol ĉiaj ekonomikaj perdoj. Tiu plano povas esti anekso de la norda parto de Sirio, kie loĝas parencaj al la turkoj turkomanoj kaj kiun Turkio opinias sia propraĵo.
En Interreto jam aperas informo ke la turkoj multigas ĉe la siria-turka ŝtatlimo tankojn kaj artilerion. Sirianoj raportas ke ilin pafas turkiaj bombĵetiloj trans la ŝtatlimo.
Se la turkia armeo faros sufiĉe fortan baton, la siria armeo nenion povos kontraŭstari ĝin.
La rusiaj militfortoj tie ankaŭ estas tute ne sufiĉaj por defendi sirian teritorion kontraŭ multnombraj kaj bone ekipitaj turkoj. Mi opinias, ke la sola paŝo kiun povos fari la rusia militestraro en tiu situacio estos bati la atakantajn turkajn militfortojn per taktika nuklea armilo.

Kion vi opinias, ĉu tiu scenaro povus gvidi al la tutmonda nuklea milito? Ĉu la landoj de NATO devos protekti Turkion kontraŭ Rusio en nuklea konflikto, se Turkio ne estos atakata, sed mem atakos Sirion per sia armeo? Ŝajnas ke Erdogan esperas nome tion, kaj la estraro de NATO tuj subtenis Turkion en la incidento...

Justpatrolo (Profil anzeigen) 1. Dezember 2015 17:49:19

Fuzzy:Ŝajnas ke tiu bato estas nur komenco de granda plano de Turkio. Tiu plano povas esti anekso de la norda parto de Sirio, kie loĝas parencaj al la turkoj turkomanoj kaj kiun Turkio opinias sia propraĵo.
Mi opinias ke turkomanoj (turkmenoj) estas nur preteksto por senkulpigi sian imperian ambicion kaj eblecon aneksi parton de Sirio por direkti naftan fluon tra Turkion al Eŭropo. Erdogan evidente volis fari sian landon centro de la regiono kaj aranĝi profitan komercon. Nek la turkomanoj, nek la kurdoj estas interesaj popoloj por Turkio. Precipe la rusoj aperis en la regiono ne laŭ planoj de Erdogan kaj Saudarabio.
Nun Erdogan ne trovis apogon de Obama, ĉar lerte kaŝis sian komunan kun Daiŝ agadon kaj troviĝas en la konsterno. Li ankaŭ perdis esperon trafi en EU. Nun Eŭropo tre dubas akcepti en siajn membrojn Turkion.
Aĥmet Davutoglu ordoninta pafi rusan aviadilon petas Moskvon reveni al paca dialogo. Por kio? Ja Turkio defendis sian sekurecon. Mi ne komprenas logikon de turkiaj gvidantoj. Mi komprenas kiam prezidento kaj premiero sekvas al la reguloj kaj montras al la mondo kiel necesas aspekti por la estimo kaj la amikeco. Tamen la turkoj mem ne sekvas al la reguloj kaj hodiaŭ 6 turkiaj ĉasaviadiloj troviĝis en grekia spaco 30 minutoj. La turkoj ne deziras fermi sian ŝtatlimon flanke de Sirio.

IkuTurso (Profil anzeigen) 3. Dezember 2015 11:24:17

Fuzzy:Jam multe da tempo pasis, sed ankoraŭ ne estas klara -- por kio Turkio faligis rusian aviadilon? Ĉu Erdogan ne antaŭvidis ke la respondo de Rusio estos ege malagrabla kaj malprofitiga?

Turkio kaj Rusio estis tre, tre bonaj kaj proksimaj ekonomike amikoj. Rusio konstruis en Turkio atomelektrostacion, estis konstruonta novan gazodukton el Rusio al Eŭropo trans Turkio, turkaj komercistoj en Rusio havis multege da entreprenoj. Rusoj konsistigis duonon de la turistoj en Turkio. Erdogan mem en ĉi jaro partoprenis la malfermon en Moskvo de la plej granda en Eŭropo moskeo!

Kaj jen, per nur unu pafo ĉio finiĝis. Por Rusio Turkio tuj iĝis malamiko helpanta al teroristoj. La ekonomikaj interrilatoj rapide ekŝrumpas.

Por kio okazis tio? Ĉu la grandegan baton kontraŭ interesoj de sia lando Erdogan faris hazarde? Mi tre dubas.

Ŝajnas ke tiu bato estas nur komenco de granda plano de Turkio, la plano, sukceso de kiu pli gravas ol ĉiaj ekonomikaj perdoj. Tiu plano povas esti anekso de la norda parto de Sirio, kie loĝas parencaj al la turkoj turkomanoj kaj kiun Turkio opinias sia propraĵo.
En Interreto jam aperas informo ke la turkoj multigas ĉe la siria-turka ŝtatlimo tankojn kaj artilerion. Sirianoj raportas ke ilin pafas turkiaj bombĵetiloj trans la ŝtatlimo.
Se la turkia armeo faros sufiĉe fortan baton, la siria armeo nenion povos kontraŭstari ĝin.
La rusiaj militfortoj tie ankaŭ estas tute ne sufiĉaj por defendi sirian teritorion kontraŭ multnombraj kaj bone ekipitaj turkoj. Mi opinias, ke la sola paŝo kiun povos fari la rusia militestraro en tiu situacio estos bati la atakantajn turkajn militfortojn per taktika nuklea armilo.

Kion vi opinias, ĉu tiu scenaro povus gvidi al la tutmonda nuklea milito? Ĉu la landoj de NATO devos protekti Turkion kontraŭ Rusio en nuklea konflikto, se Turkio ne estos atakata, sed mem atakos Sirion per sia armeo? Ŝajnas ke Erdogan esperas nome tion, kaj la estraro de NATO tuj subtenis Turkion en la incidento...
Putin decidis ofendi turkan aerspacon kaj malobei la avertojn.

sergejm (Profil anzeigen) 3. Dezember 2015 11:31:54

IkuTurso:Putin decidis ofendi turkan aerspacon kaj malobei la avertojn.
Pruvojn de ĉi tio, bonvolu!
Ĉu vi pensas, ke rusaj pilotoj estas stultuloj?
Sendube, oni strikte avertis ilin ne enveni turkan aerspacon.
Se la celo de bombado estus sur teritorio de Turkio, estraro povus provizi plilotojn per falsaj mapoj, sed tio ne havas sencon survoje tien-reen.
Ne fidu blinde informojn de amaskomunikiloj!

IkuTurso (Profil anzeigen) 3. Dezember 2015 11:34:03

Kial Putin helpas la plej malican teroriston, kemikali-Assadon kaj kauzas konfuzajon. Por konservi povon: teatro estas por rusianoj.

IkuTurso (Profil anzeigen) 3. Dezember 2015 19:11:37

Тerurĉjo:
IkuTurso:Kial Putin helpas la plej malican teroriston, kemikali-Assadon kaj kauzas konfuzajon.
kial vi opinias, ke Putin helpas al Assad?

tute ne

Rusio militas kontraŭ Daeŝ
Daeŝ (malpermesita en Rusio terorisma organizo) nun okupas parton de siria teritorio
siria prezidento permesis al rusia aviado agi en la siria teritorio por sekvi internacian juron

rusio neniel partoprenas en interna siria politika vivo, nenion tie propagandas, nenion tie organizas
Rusio bombas alian sirian oposicion ol ISIS sed vi ne tion scias car la medio rakontas kion registaro komandas. Assad kaj ISIS estas malicaj sed Rusio bombas viktimojn.

Justpatrolo (Profil anzeigen) 3. Dezember 2015 20:51:31

IkuTurso: vi ne tion scias car la medio rakontas kion registaro komandas.
Bonvolu rakonti pri viaj scioj.

Zurück nach oben