Skip to the content

Turka paffaligo de rusa flugilo

by Demian, November 25, 2015

Messages: 74

Language: Esperanto

maratonisto (User's profile) December 19, 2015, 11:21:21 PM

Oni faligis Saddam Hussejnon kaj en Irako nun regas civita milito kaj Islama Ŝtato.
Oni faligis Kaddafi kaj en Libio regas ĥaoso kaj civita milito.
Oni provas faligi Asad-on kaj en Sirio regas civita milito kaj Islama Ŝtato.
Usono (ne Eŭropo) faligis ukrainian prezidanton Janukoviĉ kaj en Ukrainio regas civita milito kaj ekonomia ĥaoso.

Putin lernas de eraroj de okcidentaj landoj, sed la okcidentaj landoj ne lernas de propraj eraroj.
La politiko de Rusio favoras ankaŭ la okcidentajn landojn, kvankam tiuj estas malkontentaj.

cellus (User's profile) December 27, 2015, 10:29:38 AM

Kion oni aŭdas de svedaj medioj estas ke rusaj militavioj de tempo al tempo malrespektas la svedan aerteritorion. Ĝenerale en tiaj kazoj svedaj ĉasavioj iras en la aero por averti ilin. Oni ankaŭ akuzas rusajn militajn aviojn ke ili flugas sen la transpondrojn, iloj kiuj indikas al aerkontrolo (aergvidado)scii kiuj avioj flugas en certa aera regiono. La kaŭzo de tiaj proksimaj flugoj povas esti diversaj, ke oni aŭskultas la militan komiunikadon, ke oni esploras la marbordon k.t.p.

Se svedaj avioj flugus tro proksime al la rusa teritoria limo ili certe ankaŭ estus alpafitaj, eĉ se ili estus super internaciaj akvoj.

Komparu cetere pri la rusa pasaĝera avio kiun ribeluloj pafis en Sinai. Tuj rusaj specialistoj povis viziti la lokon de la pafita avio. Alia estis la situacio pri la nederlanda avio, kiun oni pafis super Ukrainio estis alia historia.

Justpatrolo (User's profile) December 27, 2015, 2:52:23 PM

cellus:Kion oni aŭdas de svedaj medioj estas ke rusaj militavioj de tempo al tempo malrespektas la svedan aerteritorion. Ĝenerale en tiaj kazoj svedaj ĉasavioj iras en la aero por averti ilin. Oni ankaŭ akuzas rusajn militajn aviojn ke ili flugas sen la transpondrojn, iloj kiuj indikas al aerkontrolo (aergvidado)scii kiuj avioj flugas en certa aera regiono. La kaŭzo de tiaj proksimaj flugoj povas esti diversaj, ke oni aŭskultas la militan komiunikadon, ke oni esploras la marbordon k.t.p.

Se svedaj avioj flugus tro proksime al la rusa teritoria limo ili certe ankaŭ estus alpafitaj, eĉ se ili estus super internaciaj akvoj.

Komparu cetere pri la rusa pasaĝera avio kiun ribeluloj pafis en Sinai. Tuj rusaj specialistoj povis viziti la lokon de la pafita avio. Alia estis la situacio pri la nederlanda avio, kiun oni pafis super Ukrainio estis alia historia.
Mi aŭdis ke en Stokholmo aperis rusa submarino, urĝe plonĝis kaj malaperis. ridulo.gif Ĉu veras?

vincas (User's profile) December 29, 2015, 10:24:47 AM

cellus:Kion oni aŭdas de svedaj medioj estas ke rusaj militavioj de tempo al tempo malrespektas la svedan aerteritorion. Ĝenerale en tiaj kazoj svedaj ĉasavioj iras en la aero por averti ilin.
Por kio averti vatulojn, faligu sen averto.

Back to the top